Padilla de Arriba
Padilla de Arriba [paDIlja deaRIba] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Padilla de Arriba estas etimologie komprenebla kiel Supra Padilla, alude al la nobela familio Padilla.
Padilla de Arriba | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09108 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 84 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 4° 12′ U (mapo)42.438055555556-4.1947222222222Koordinatoj: 42° 26′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 824 m [+] | ||
Areo | 23,117 km² ( 231 1.7 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,117 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 86 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 el 1900-aj jaroj.
1857 | 1887 | 1920 | 1940 | 1960 | 1970 | 1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2008 | 2012 | 2018 | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
492 | 500 | 476 | 461 | 443 | 283 | 142 | 138 | 123 | 110 | 98 | 89 | 77 |
Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas inter la riveroj Odra kaj Pisuerga, en rivera ebenaĵo inter la stepoj de Castrojeriz kaj la deklivaroj de Peña Amaya.
HistorioRedakti
Estas arkeologiaj kuŝejoj de diversaj epokoj, inter kiuj la romia, kiam ĝi nomiĝis Patella. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la registro Becerro de las Behetrías, komisiita de la reĝo Petro la 1-a en 1352, aperis ĝia nomo literumita por la unua fojo kiel Padilla de Suso.
Ĝi estis loko de reĝlando, laŭ la Katastro de la Markizo de Ensenada en 1752, jam kiel Padilla de Arriba.
Padilla de Arriba formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
AktualoRedakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la ruinoj de la preĝejo de Sankta Maria kaj la preĝejo de Sankta Andreo, la ermitejo de Sankta Kristo, la domego «El Hospital» (La Hospitalo) kun romanikaj elementoj, popola arkitekturo ktp.
BildojRedakti
Bildaro de romanikaj elementoj de la domego «El Hospital» (La Hospitalo)Redakti
Leono (parto de la Tetramorfo).