Paedophile Information Exchange

Paedophile Information Exchange estis brita asocio fondita en 1974, kiu kampanjis por anstataŭigi la leĝojn pri aĝo de konsento per pli fleksebla kaj liberala leĝa kadro[1]. Ĝi defendis, ke la legitima protektado de infanoj povis esti akordigita kun iu ackceptado de la infana sekseco, la rajto de la junuloj al seksa memdecido, kaj la legitimado de konsentaj sekskontaktoj inter infanoj kaj plenkreskuloj.

Paedophile Information Exchange
Paedophile Information Exchange
organizaĵo
Komenco 1974 vd
Sidejo Londono
Tipo pedofilia aktivista asocio
Lingvoj

angla

vdr

Historio redakti

Unuaj jaroj (1974–1977) redakti

Paedophile Information Exchange estis fondita sub la egido de Scottish Minorities Group en septembro 1974, de Michael Hanson, samseksema studento,[2] kaj Ian Campbell Dunn, nepedofila aktivisto por la rajtoj de la samseksemuloj. La inaŭgura asembleo okazis en marto 1975 kaj en julio de la sama jaro la sidejo instaliĝis en Londono, de kie devenis la plej multaj interesatoj. Keith Hose, 23-jaraĝa kaj ligita al la Gay Liberation Front, Fronto de Geja Liberigo (GLF), fariĝis la prezidanto.[3] En novembro, PIE prezentas al la Komitato por Revizio de la Kriminala Kodo 17-paĝan raporton kun ĝiaj propraj proponoj koncerne la interagadojn plenkreskulo-infano, sensukcese.[2]

La grupo decidis pli bone konatiĝi de la vasta publiko, malgraŭ la riskoj, ke tio signifas. En 1975 Hose faras en la ĉiujara konferenco de la asocio Campaign for Homosexual Equality longan prelegon pri pedofilio, kion eĥas la ĵurnalo The Guardian. En aprilo 1976 PIE lanĉas la revuon Understanding Paedophilia [Kompreni pedofilion], kiu publikigos multajn studojn pri pedofilio kaj la unuajn statistikojn pri la preferoj de la pedofiloj.[3] Ĝi ankaŭ havigas korespondan servon kun la celo, ke la pedofiloj povu eliri el izoliĝo.

En 1977 PIE asimilas la restaĵojn de Paedophile Action for Liberation, Pedofilia Agado por Liberigo (PAL), grupo deveninta de unu divido de GLF de Sud-Londono kiu ricevis atakojn de la gazetaro.[3] Tiun saman jaron PIE akiras ian publikan famon per la tenado de aperta kolokvo en Londono kaj per la partopreno de ĝia nova prezidanto, Tom O'Carroll, en konferenco en Swansea pri la amo kaj korinklino, organizita de la Brita Asocio pri Psikologio. Tiuj du publikaj manifestacioj elĉenigis violentan gazetaran kampanjon kontraŭ la ideoj defendataj de PIE.[2]

En marto 1978 Understanding Paedophilia estis anstataŭita de Magpie, ĉiumonata gazeto (dum la unuaj ok numeroj) kiu prezentis samptempe informojn pri pedofilio kaj artajn kontribuaĵojn (fotaĵoj, tekstoj, desegnaĵoj ktp). Aperis 17 numeroj. La asocio ankaŭ eldonis internan bultenon kaj en 1977 lanĉis novan revuon, Childhood Rights, poste entirinta en Magpie.[3]

Unuaj problemoj (1977–1980) redakti

La 1an de septembro 1977 PIE, kiu havis tiam proksimume 250 membrojn,[3] organizis unuan publikan konferencon en kiu prelegis ĝia nova prezidanto, Tom O'Carroll, kaj la nederlanda senatoro Edward Brongersma. Oni sendis 150 invitojn al la gazetaro. La 23-an de aŭgusto, Daily Telegraph publikigis intervjuon kun la sekretario de PIE, "David", kiun sekvis malfavora artikolo en Sunday Mirror. Sekve de la minacoj lanĉitaj kontraŭ la proprietuloj de la lokalo kie devis okazi la kunveno, tiu ĉi estis prokrastita ĝis la 19-a de septembro. Fine ĝi havis lokon en la Conway Hall de Londono, kaj estis tre agitata.

En 1978 la gazeto News of the World publikigis 3-paĝan artikolon pri la ĉiujara asembleo de PIE, kiu kondukis la policon fari traserĉon ĉe la membroj kies nomoj estis rivelintaj. Kvin membroj de la plenumkomitato estis akuzitaj pri "konspiro por korupti la publikan moralon" pro la koresponda servo inter membroj de la asocio kaj la eldonintoj de la n-ro 4 de Understanding Paedophilia estis akuzitaj pri "obsceneco".[2] La proparolanto de la grupo forfuĝis al Nederlando kaj O'Carroll prezentis sian demision por prepari sian defendon kaj finverki sian libron Paedophilia: The Radical Case.[2] Ŝajne la grupo estis infiltrita de unu membro de MI6.

En aŭgusto 1980 Steven Adrian, nova prezidanto de PIE, proponis la kreon de internacia federacio de pedofiliaj grupoj kaj de grupoj por la rajtoj de la infanoj, sensukcese.[2] La grupo, kiu estis ĉesiginta la distribuadon de revuoj, komencis distribui broŝurojn kaj glumarkojn por daŭre konigi sin.[3]

Juraj komplikoj kaj memmalfondiĝo (1977–1980) redakti

Kvankam el la kvin akuzitoj nur O'Carroll estis kondamnita, en 1982, al 18 monatoj de mallibereco, la agado de PIE estis forte difektita: pluraj membroj kies nomoj estis aperintaj en la gazetaro decidis forlasi la asocion. Pro manko de mono ĉesis la publikigado de Magpie.[4]

Post la seksperforto, tre diskonigita de la amaskomunikiloj, de 6-jara knabo en Brajtono en aŭgusto 1983, kelkaj ĉeftitoloj de la brita gazetaro sugestis ian konekton kun "reto de interŝanĝo de seksaj informoj". Du membroj de la asocio, Tony Zalewski kaj David, donis intervjuon por dementi la onidiron, sed la sekvantan tagon la sensaciismaj ĵurnaloj daŭre insinuis rilaton de la asocio kun la seksa infana misuzo per ĉeftitoloj kiel «La terura vero de PIE: la koruptantoj al neplenaĝuloj diras al ni kiel ili agas» (Daily Express) aŭ «"Kiel ni agas", de la londonaj membroj de PIE: la koruptantoj de neplenaĝuloj konfesas» (The Standard).[5] La samseksema komunumo apenaŭ reagis, krom la Gay Youth Movement (Junulara Geja Movado).[4]

En 1984, izolita kaj objekto de ĝenerala malaprobo, PIE anoncis la ĉeson de sia agado.

Aliĝo al la Nacia Konsilio por Civilaj Liberecoj redakti

En 1978 PIE kaj PAL aliĝis al la Nacia Konsilio por Civilaj Liberecoj (National Council for Civil Liberties, NCCL) de Britio, nun nomata Liberty. Dum ĝia aparteno, la organizaĵo kampanjis kontraŭ la informativa traktado de la gazetaro rilate la pedofiliajn aktivistajn grupojn. Ĝi ankaŭ kampanjis por redukti la aĝon de konsento kaj oponis la proponojn por malpermeso de infana pornografio. En 1976, en propono adresita al la Revizia Komitato de la Kriminala Juro, la organizaĵo asertis, ke “la infanaj seksaj spertoj libervole havitaj kun plenkreskulo kaŭzas nenian identigeblajn malutilan sekvon” kaj ke la Leĝo de Protektado de Infanoj kondukos al “malutilaj kaj absurdaj persekutadoj”. Dum ĝia aparteno, la organizaĵo defendis laŭlegiĝon de incesto kaj legalizadon de fotografioj sekse eksplicitaj de infanoj dum la subjekto suferus nenian malutilon. NCCL elpelis PIE en 1983.[6]

Ideologio redakti

Kiel aliaj similaj asocioj, PIE sin difinis kiel "grupon de reciproka helpo kaj de batalo dediĉita stimuli pli bonan konon kaj pli bonan akcepton de pedofilio kaj de la rajtoj de la junuloj". Ĝi defendis la nuligon de ĉia aĝo de konsento pro sekseco "bazita sur la plezuro libere dezirita kaj kundividita". Ĝi volis montri, per diskonigado de "sciencaj, sociologiaj kaj precipe precizaj informoj(...), kiel la vivo de la infanoj, samkiel de la pedofiloj, estas koruptita kaj traŭmatizita far la subpremaj valoroj de nia socio".[4] Unu el la celoj de la asocio estis "stimuli la renkontiĝon kaj dialogon inter pedofiloj, en etoso de akcepto kaj reciproka apogo, kaj pli aparte helpi tiujn, kies vivo estis detruita aŭ devas suferi pro la senscio kaj antaŭjuĝoj de ilia medio, la izolitojn kaj la solulojn, la timemajn kaj la memmortigemajn".[4]

Referencoj redakti

  1. Wolmar, Christian. Looking back to the great British paedophile infiltration campaign of the 1970s, The Independent, 2014-2-27
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Kolia, Philippe, "PIE : petite chronologie portative (1ère partie)" (france). Le Petit Gredin, n-ro 8, GRED (vintro 1986).
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 O'Carroll, Tom. "The Beginnings of Radical Paedophilia in Britain". En: Paedophilia: The Radical Case (angle). Londono: Peter Owen, 1980. ISBN 0-7206-0546-6.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Carpentier, Philippe e "Bruno". "Chez nos amis d'outre-Manche" (france). L'Espoir, n-ro 9(novembro 1983).
  5. Philippe kaj Bruno. "Chez nos amis d'outre-Manche" (france). L'Espoir, n-ro 9, (novembro 1983).
  6. Beckford, Martin. Harriet Harman under attack over bid to water down child pornography law. Telegraph (2009-03-09). Alirita 2012-10-28.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti