Schießhaus estas iama pafejo en Vajmaro, Germanujo kiu nuntempe funkcias kiel privata okazigejo kaj kongresejo. Ĝi troviĝas en la nordoriento de la urbokerno, proksime je Tiefurter-aleo kaj Webicht.[1]

Pafejo de Vajmaro
arkitektura strukturo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 59′ 6″ N, 11° 20′ 25″ O (mapo)50.98511211.34024Koordinatoj: 50° 59′ 6″ N, 11° 20′ 25″ O (mapo)

Pafejo de Vajmaro (Turingio)
Pafejo de Vajmaro (Turingio)
DEC
Pafejo de Vajmaro
Pafejo de Vajmaro
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Pafejo de Vajmaro
Vikimedia Komunejo:  Schießhaus (Weimar) [+]
vdr
Pafejo de sudokcidento (2021)

Historio redakti

La pafejo starigitis en 1803/04 laŭ planoj de la prusa arĥitekto Heinrich Gentz. Kvankam tiuj planoj mem ne plu ekzistas oni de ili konas parton pro ke Johann Christian Heinrich Schlüter ilin kopiis laŭ komisio de Goeto.[2] Alia kopio de Alfred Speiser de la jaro 1890-a liveras sufiĉe aŭtentikan bildon pri la originalo gentz-a. Pro intertempa brulo la ideo ne antaŭ 1805 finrealiĝis. Sed jam unu jaron poste ĝi furoris kiel legeblas en la influa gazeto Zeitung für die elegante Welt.[3] Iel la vajmara pafejo modelis por Clemens Wenzeslaus Coudray, kies tasko estis inter 1820 kaj 1837 la skizigo de kvar tiaj kuracbanaj/sociaj ejoj, nome: en 1820/21 la domo de la pafsocieto en Eisenberg (malkonstruo en 1997); en 1828 ejo de la Ripzumsocieto en Vajmaro (malkonstruo en 1897); en 1824 kuracbanejo de Bad Berka; en 1837 la pafejo de la arbalestistoj en Vajmaro.[4] Tiu ĉi laste menciita ejo estas en niaj tagoj grandspaca kinejo.

La domo kun siaj ne plu videblaj parkoj ne nur servis por pafemuloj sed ankaŭ kiel plezurejo kiel la londonaj Vauxhall-ĝardenoj. La tuta malvare disponigita areo faritis dum la regado de duko Karlo Aŭgusto kiu intencis plibeligi rezidejon sian en la kuro de la preparoj de la geedziĝo inter la tronheredanto Karlo Frederiko kun la rusa carfilino Maria Pavlovna Romanova en la jaro 1804-a. La idekolekton partoprenis ankaŭ Goeto.[5]. La areo ekde la komenco pretis je libera aliro por ĉiuj kaj multaj rondoj kaj societoj kolektiĝis tie ĉi, ne nur la nobelaro. Ĝis la 20-a jarcento gastis tie ĉi ekz. la fusilistoj hobiaj de la klubo Büchsenschützengesellschaft in Weimar.[6]. Nuntempe denove ekis kluba uzo post longjara malfunkcio. Laŭ la deziroj dukaj la Ilm-parko havu unuiĝon je la parkoj de Tiefurt kaj Kastelo Belvedere kio aŭtomate ankaŭ estus enkorpiginta la pafejan teritorion: tion klare montras ankaŭ projektkoncepto de Franz Ludwig Güssefeld de 1808.[7]

Situo kaj speco domaj taŭgigis la ejon ankaŭ por milithospitala uzo dum malpaco. Krome ĝi perfektis por politika agitado. En la 22.3.1925 okazis tie ĉi la unua oficiala apero de Adolf Hitler post kaptiteco lia ĉe Landsberg am Lech de 1923, ĉirkaŭate de samideologianoj de NSDAP. La elekto de tiu ĉi loko ne estis pure kaza ĉar Hitler havis en multaj landoj malpermeson publike paroladi la unuajn jarojn post la restado sur la fortikaĵo de Landsberg.[8]

Dum GDR-tempo la ejon uzis la polico; post Turniĝo ĝi kadukis.[9] Ankaŭ en la gravegaj verkoj de la 1950-aj jaroj pri Ilm-parko mencio de la pafejo malestis.[10] Pli malfrue starigitis la demando pri serĉado de investanto.

Posedanto kaj tenadanto de la pafejo estas ekde 2010 la de Uwe Hoffmann gvidata entreprenaro. La arĥitekto kaj urboplanadulo Walther Grunwald por tio prezentis koncepton konstruan.[11] Spektakloj kaj kunvenoj malregule okazas nun.

Arĥitekturo redakti

 
La pafejo disde sudo (2021)

Ejo redakti

La kompelkso de malinterne rezignas pri dekoracio kaj alegorioj. La arĥitekturaj linioj de la korpuso kaj rektaj kaj malrektaj en si mem harmoniegas. Centro de la tuto estas festosalonego kun friso de la muzoj sur kolonoj de doria ordo. Ĝin apudas flankaj ejoj. Supre de la enirejo estas granda duonronda fenestro kies lum-enlaso krome plifestigas la etoson. La menciita frizo eble originas el ideoj de la pentristo Heinrich Meyer inspirita de grekaj, ruĝfiguraj vazoj. Realigis ilin la teatropentristo Carl Heideloff.[12] Orienti'go je italaj landvilaoj de Andrea Palladio evidentas.

Disde eosto videblas apsido pligrandiganta la internon festsalonegan. Ambaŭ ejeroj ĉe la maldekstra kaj dekstra aloj havas ligon al la centro per partoj oblikvaj. Okulfrapas ankaŭ grandaj arkofenestroj de ambaŭ aloj. Uesten oni havas akrakdojn sur lignaj kolonoj kun sesangula transversa sekco. Laŭ Jürgen Beyer oni rajtas pensi ankaŭ pri influoj de la t.n. revolucia arĥitekturo, precipe ĉe la salonego pafeja. Por li paraleloj al la neniam realigita plano de Boullee de 1785 por biblioteksalonego de la Franca Nacia Biblioteko ne povas esti neglektataj.[13]

Inverse la vajmara pafejo modelo estis por la Malnova kuracdomo de Wiesbaden.

Liberaeraj areoj redakti

La teritorio de arbareto (Hölzchens) kaj de herbejoj en proksimeco de Kegel-ponto kaj Altenburg ceditis en 1803 post pli longaj intertraktoj inter la duko kaj la konsilianoj urbaj. Ĉiuokaze ĝi tre favoris pro boneco situa kaj grandeco impona. Goeto komencis en 1803 skizi planon areo-plenigan; ĉefresponsulo estis tamen la ĝardenarsekretario Johann Christoph Carl Gentzsch.[14] Antaŭe estis estintaj inter Webicht kaj Hölzchen burĝaj agroj kaj dukaj antaŭurbaj kampoj kion atestas desegnaĵoj de Franz Ludwig Güssefeld el la jaro 1778.

Ŝajne la pafejo kun la medioj rapide forgesitis fare de la intelektuloj. La gazonaro iam bele ordigitaj per vojaksoj estas hodiaŭ surkonstruita. Post kiam oni ekkonis la historian gravecon la permesoj je loĝejfaro jam estis donitaj.[15] Laŭ Hellmut Seemann, eksa prezidanto de Klassik Stiftung Weimar, la tuto estus parto de la Unesko-heredaĵo Klassisches Weimar se 20 jarojn pli frue la scienuloj atentigus pri la kulturhistoria valoro.[16] Kunveno de arĥitektursciencistoj bedaŭrinde okazis surloke nur en 2013.[17] Simila skandalo ankaŭ aliloke en Vajmaro okazis, ekz. ĉe la separo koneksa de Ithaka-domo disde Ilm-parko ekde 1997.

Antaŭulaj konstruaĵoj redakti

Por la pafejo ĉe la aktuala situo estis antaŭula konstruaĵo aliloke nomite Schießgarten/pafĝardeno kiu malkonstruitis jam en 1756. Ĝi konatas nuntempe kiel Artefarita ruino ene de Ilm-parko. La pafejo mem estas apud la Liszt-domo.[18] Ĝis hodiaŭ videblas la iama pafvando kaj antaŭa malantaŭo de la pafĝardeno kiu nur poste ricevis gotikajn fenestrojn dum la alidediĉo ruina. La menciitaj fenestroj venis el la en 1774 brulkonsumiĝinta Urbokastelo vajmara (Wilhelmsburg) kaj videblas ĉe al orienta mura ero. Tio faritis en 1784 laŭ la volo de Goeto. En la murero ĉedekliva enkorpigitis orgivarka pordarkero kun ronda sunhorloĝo. Ke la globo estas horloĝo ni scias danke al bildo de Konrad Horny el la jaro 1786. Aldonitis ankaŭ blazono de Ludwig von Gleichen kiu admireblas ankaŭ ĉe la tuj apuda Templanejo. La muro etendiĝas ĝis la Arboŝela dometo.[19] Estante de 1778 ĝi estas parto de la t.n. Luiza klostro do kvazaŭ la plej malnova parto de Ilm-parko (se neglekti Nadelöhr kun la roka ŝtuparo). Sur la muro ĉe la sunhorloĝo estas leonaj kapoj. Sude videblas restaĵo de eta portalo kun duona rondarko[20] kiu supoze ankaŭ originas el la Urbo kastelo kaj formas tiudirekte la finon de la artefarita ruino. La putosimila alkonstruaĵo respektive la intera vando ĉeflanka kontraŭe al la Templanejo tipas por artefarita ruino kun la celo atentigo pri nedaŭreco de ĉiuj aferoj (Memento Mori): ĉar ili nur apudas la muregon sen firma uniĝo. Skizo de Konrad Horny ankaŭ atestas ke tiu ĉi flanko iam aliaspektas ol hodiaŭ.[21]

Ekzistis jam en 1786 planoj de la municipaj politikistoj cedi la malnovan pafĝardenon de 1733 (laŭ la planoj de Johann Adolph Richter) - ĉe la t.n. Welscher Garten al la duko. Oni planis kune kun la malnova pafloko ankaŭ la gastronomiajn aferojn ŝanĝi kontraŭ alia ankoraŭ ne trovita areo ie en la urbo. El tio ĉi evoluis la fortimpresaj pafejo-realigoj de Gentz. La pafĝardeno apud la Templanejo evnis en printempo 1786 en la dukajn manojn kio perfekte kongruis al la etendiĝo de Ilm-parko suden.[22] Ekzistis por la duko ankaŭ alternativoj pli malmultekostaj;[23] Kulpis por la kostegoj ankaŭ malbona manaĝerado tempa kaj organiza.[24]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. "Das Schießhausgelände in Weimar", Arkivigite je 2019-01-21 per la retarkivo Wayback Machine, fare de la inciativularo Rettet das Schießhausgelände jetzt!
  2. Jürgen Beyer: Das Schießhaus in Weimar. 2011, p. 55.
  3. Zeitung für die elegante Welte, Band 6, Ausgabe 3, 1806, kolono 887-888
  4. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismuŝ', Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 466-479
  5. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte. München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9, p. 417-418/noto 142
  6. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Weimar 1998, p. 67 artikolo "Büchsenschützengesellschaft".
  7. Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln/ Weimar/ Wien 2007, ISBN 978-3-412-20057-2, Taf. LXXII Nr. 130. (books.google.de)
  8. Reinhard Schau: Die Stiftung der Marie Seebach: Ein Altenheim für Bühnenkünstler. Seit 1895 in Weimar. Böhlau Verlag, Köln/ Weimar/ Wien 2015, ISBN 978-3-412-50156-3, p. 123. (books.google.de)
  9. Andreas Michael Werner: In der Deutschen Demokratischen Republik wurde das Gebäude bis 1990 von der Volkspolizei genutzt. Seither war es der Witterung und dem Verfall ausgeliefert. So geriet das Schießhaus bei Bewohnern und Besuchern der Klassikerstadt in Vergessenheit. (ĉe WeimarLese
  10. Wolfgang Huschke: Die Geschichte des Parkes von Weimar. (= Thüringische Archivstudien. Band 2). Weimar 1951, p. 213; respektive Wolfgang Huschke, Wolfgang Vulpius: Park um Weimar. Ein Buch von Dichtung und Gartenkunst. Weimar 1955, p. 87
  11. Jens Lehnert: "Berliner Architekt Walther Grunwald regt alternative Bebauung des Schießhaus-Geländes an." Ĉe: TA, 1.4.2010. (thueringer-allgemeine.de) Arkivigite je 2015-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Jürgen Beyer: Das Schießhaus in Weimar. 2011, p. 111.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-16. Alirita 2021-05-08.
  14. Jürgen Beyer: "Die neuen Schieß und Lust Orts Anlagen: Zur Geschichte des Weimarer Schießhauses und seiner Freianlagen", ĉe: Jürgen Beyer, Ulrich Reinisch, Reinhard Wegner (eld.): Das Schießhaus zu Weimar. Ein unbeachtetes Meisterwerk von Heinrich Gentz. VDG, Weimar 2016, ISBN 978-3-89739-832-0, p. 49–70, konkrete p. 68-69/noto 60
  15. [https://web.archive.org/web/20180621143349/http://www.weimar-schiesshausgelaende.de/doku.php?id=schutz:begruendung Arkivigite je 2018-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Jürgen Beyer: Das Schießhaus in Weimar. 2011, p. 8.
  17. "Das Schießhaus zu Weimar – Ein unbeachtetes Meisterwerk von Heinrich Gentz?"
  18. Rolf Haage: Weimar: ein Führer durch die Klassiker-Stadt. Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-829-4, p. 58
  19. Rimarkindas ke ne nur la artefarita ruino sed ankaŭ la ronda Arboŝela dometo/muskodomo prezentas elemente ankaŭ ĉe Belvedere-kasteloparko. Por ambaŭ memkompreneble kulpas orientiĝo je angla pejzaĝarĥitekturarto.
  20. Kelkaj partoj, ankaŭ de eta arko, kvazaŭ kiel sidebenko pli supre kunigitis.
  21. Zur künstlichen Ruine: Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln/ Weimar/ Wien 2007, ISBN 978-3-412-20057-2, p. 145-146, Taf. XXIII Nr. 35. (books.google.de)
  22. Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln/ Weimar/ Wien 2007, p. 163.
  23. Reinisch, S. 171–184.
  24. Gerhard Müller: "Das Schießhaus in Weimar: Eine Bauaufgabe im Spannungsfeld zwischen Hof und Stadt." Ĉe: Jürgen Beyer, Ulrich Reinisch, Reinhard Wegner (eld.): Das Schießhaus zu Weimar. 2016, p. 71–80.; Sebastian Hunstock: Die (groß)herzogliche Residenzstadt Weimar um 1800. Städtische Entwicklungen im Übergang von der ständischen zur bürgerlichen Gesellschaft (1770–1830). Jena 2011, p. 355.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schießhaus (Weimar) en la germana Vikipedio.