Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en Adriatiko. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon Pag.

Pag estas la kvina plej granda insulo en Adriatiko. Ĝi apartenas al Kroatio.

Pag
Demonta vido al insulo Pag
Demonta vido al insulo Pag
insulo
Situo Adriatiko
Geografia situo 44° 29′ N, 14° 57′ O (mapo)44.48638888888914.954444444444348Koordinatoj: 44° 29′ N, 14° 57′ O (mapo) f1
Pag (Kroatio)
Pag (Kroatio)
DEC
Pag
Pag

Map

Longo 58,25 kmf2
Areo 284,18 km² f4
Plej alta loko Sveti Vid
348 mf5
Ŝtato Kroatio Kroatio
Loĝantaro 8 398 (2001)
30 loĝ./km²
vdr

Ĝia longo estas 58,25 km, ĝia larĝo inter du kaj dek km. Ĝia suda parto kun la ĉefurbo Pag apartenas al provinco Zadar; la norda parto kun la urbo Novalja apartenas al provinco Lika-Senj.

Ekonomie gravaj estas fiŝkaptado, turismo kaj produktado de salo kaj vino.

Ĉe la strando Zrće apud Novalja estas diversaj diskotekoj: tiu de junuloj frekvente vizitata parto de Pag estas konata kiel la Ibizo de Kroatio.