Malfermi la ĉefan menuon

Marcel Pagnol

(Alidirektita el Pagnol)

Marcel PAGNOL [panjol] (naskiĝis la 28-an de februaro 1895 en Aubagne, Bouches-du-Rhône, mortis la 18-an de aprilo 1974 en Parizo) estis franca verkisto, dramisto kaj reĝisoro.

Marcel Pagnol
Marcel Pagnol 1931.jpg
Persona informo
Naskonomo Marcel Paul Pagnol
Naskiĝo 28-an de februaro 1895 (1895-02-28)
en Aubagne
Morto 18-an de aprilo 1974 (1974-04-18) (79-jara)
en Parizo
Mortokialo kancero
Tombo La Treille cemetery
Lingvoj franca lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Thiers
Familio
Patro Joseph Pagnol
Frat(in)oj Paul Pagnol • René Pagnol • Germaine
Edz(in)o Jacqueline Pagnol • Josette Day • Orane Demazis
Infano Jean-Pierre Burgart
Profesio
Profesio filmreĝisoroverkistodramaturgoproduktoroaŭtoro
Verkoj My Father's Glory
My Mother's Castle
Q3286482
TTT
Retejo http://www.marcel-pagnol.com/
Information icon.svg
vdr

Pagnol estis filo de bazlerneja instruisto. Li kreskis en Provenco kaj en Marsejlo. Unue li volis fariĝi instruisto pri la angla, sed post la sukcesoj de siaj unuaj teatraĵoj li dediĉis sin al dramaturgio. Li fariĝis populara per teatraĵoj pri homoj en sia hejmurbo Marsejlo: Marius (1929), Fanny (1931, S. N. Behrman adaptis ĝin por Broadway) kaj César (1936). Post sukcesa adapto de tiuj teatraĵoj por kino Pagnol dediĉis sin al filmreĝisorado kaj kreis kelkajn klasikaĵojn de franca kino: Angèle (1934), Regain (1937) kaj La Femme du Boulanger (1939).

Ekde 1946 Marcel Pagnol estis membro de Académie française.

De 1957 ĝis 1960 li aperigis tri membiografiajn romanojn pri sia junaĝo: La Gloire de mon père, Le Château de ma mère kaj Le Temps des secrets. En 1964 aperis du pliaj romanoj: Jean de Florette kaj Manon des sources. Preskaŭ ĉiuj lernejanoj en Francio devas legi iujn el tiuj romanoj. El ili oni faris du filmojn nome respektive Jean de Florette kaj Manon de la fontoj.

Laŭ Pagnol oni nomis montetaron ĉe Marsejlo "Collines de Pagnol".

En Esperanto aperisRedakti

Eksteraj ligilojRedakti