Pagodo de la Unika Piliero

La pagodo de la Unika Piliero (Chùa Một Cột), oficiale nomita Diên Hựu tự (延祐寺) kaj ankaŭ konata kiel Liên Hoa Đài (蓮花臺) estas bikŝuejo situanta en la urbo Hanojo, nome ĉefurbo de Vietnamio. Kun la Pagodo ĉe la Rivero Aromo, estas konsiderata simbolo de Vietnamio.[1]

Pagodo de la Unika Piliero
Chùa Một Cột
Budhisma templo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Vjetnamio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Hanojo
Situo
Geografia situo 21° 2′ 9″ N, 105° 50′ 0″ O (mapo)21.035745105.833428Koordinatoj: 21° 2′ 9″ N, 105° 50′ 0″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Hanojo

Pagodo de la Unika Piliero (Hanojo)
Pagodo de la Unika Piliero (Hanojo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hanojo (urba areo)

Pagodo de la Unika Piliero (Hanojo (urba areo))
Pagodo de la Unika Piliero (Hanojo (urba areo))
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Hanojo

Pagodo de la Unika Piliero (Centra Hanojo)
Pagodo de la Unika Piliero (Centra Hanojo)
DEC
Map
Pagodo de la Unika Piliero
vdr

Diên Hựu tự
延祐寺
Pagodo de la Unika Piliero, Hanojo
   Bikŝuejo  
Loko: Hanojo, Vjetnamio Vjetnamio
vdr
Ŝtuparoj de la Pagodo.

La bikŝuo Thiền Tuệ sugestis la imperiestron Lý Thái Tông konstruigi bikŝuejon sur pilieron en la mezo de lotusa lageto surbaze de sonĝo kiun la imperiestro havis pri la bodisatvo Avalokiteŝvaro.[2]

La bikŝuejo troviĝas en la ĝardeno Tây Cấm en Thạch Bảo, en la distrikto Vĩnh Thuận de Hanojo (Thăng Long). Dum la epoko de la dinastio Lý, la bikŝuejo estis la loko de jara imperiestra ceremonio por celebri la budhan tagon, dum kiu la imperiestro banis la budhon Gotamon kaj poste li liberigis birdon, kiun la spektantaro sekvis.[2]

Referencoj

redakti
  1. Vietnam, Lonely Planet, 2005 isbn=1-74059-677-3 Nick Ray, paĝo 88
  2. 2,0 2,1 Võ Văn Tường. Chùa MỘT CỘT (vjetname). Buddhism Today. Alirita 2008-02-06 .