Pajakumbuh (indonezie: Kota Pajakumbuh) estas urbego en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Okcidenta Sumatro. La urbego konsistas el kvin distriktoj. En loka lingvo la loknomo signifas herban marĉon.

Pajakumbuh
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 608  (2015) [+]
Loĝdenso 1 562 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 13′ S, 100° 38′ O (mapo)-0.22444444444444100.6325Koordinatoj: 0° 13′ S, 100° 38′ O (mapo) [+]
Alto 517 m [+]
Areo 80,43 km² (8 043 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Pajakumbuh (Indonezio)
Pajakumbuh (Indonezio)
DEC
Pajakumbuh
Pajakumbuh
Situo de Pajakumbuh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Payakumbuh [+]
vdr
Salutarko en Pajakumbuh

Geografio redakti

Pajakumbuh situas ĉirkaŭ mezo de la insulo sur altebenaĵo, proksime estas vulkanoj kaj aliaj montoj. Provinca ĉefurbo Padango troviĝas 86, alia provinca ĉefurbo Pekanbaru 124, Batam 408, Medano 477, Palembang 552, Banda Aceh 873, ĉefurbo Ĝakarto 954, Bandungo 1073, Semarang 1321, Jogjakarto 1369, Surabajo 1554, Makassar 2157 kilometrojn (aere) [1].

 
Oficejo en Pajakumbuh

Historio redakti

iam malajoj alvenis al Pajakumbuh en granda kvanto. En la dua mondmilito la urbego estis okupita de japanaj trupoj. Aktuale en 2011, Pajakumbuh kreskis la plej rapide laŭ ekonomia kresko en Okcidenta Sumatro. La urbego ricevis la titolon plej pura urbo en 2013 jam la sepan fojon.

Ekonomio redakti

Pajakumbuh produktas precipe rizojn, laktojn, brutojn kaj palmosukerojn.

Klimato redakti

La klimato de Pajakumbuh estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas pli ol 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Trafiko redakti

Pajakumbuh havas vojkontaktojn al Padango kaj Pekanbaru, la tria vojo estas malpli grava. La fervojo jam ne funkcias. Enurbe historia trafikilo estas la ĉevala ĉaro.

Religio redakti

La majoritata religio estas la islamo.

 
Moskeo en Pajakumbuh

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans