Pajno

helena dio de montoj, paŝtado, fekundeco, kaj kampara muziko, kies aspekto similas satiruson, kun kapraj kruroj kaj kornoj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka diaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pajno (luno).

Pajno (el la greka Πάν, "Pan", ankaŭ nomata Faŭno de la latinoj), laŭ la greka mitologio, estis dio de la paŝtistoj, de la kamparo, de la kavernoj, de la grego, de ĉio. Li instigis la kaprojn al sekskuniĝo kaj estis tre voluptema. Tre malica dio, li emis timigi la personojn, pro tio la deveno de la vorto paniko. Ĉiajn strangajn bruojn aŭ eĉ la ordinarajn, kiel la bruon de la vento, ajnan krakon, oni atribuis al li. Lia nomo siginifas ĉion, ĉar reprezentis ĉiujn fenomenojn de la naturo. Li estis duone homa kaj duone kapra, torso kaj kapo de homo, malsupraĵo de kapro, kun kapraj kornoj kaj oreloj. Li estas ĉiam reprezentita ludante fluton, ankaŭ nomatan pajnoŝalmo.

Pajno
Sekso vira
Eble sama Faŭno
Familio
Patro Hermeso
Patrino Dryope
Edzo/Edzino Aega
Infanoj Aciso, Creaneus, Crotus, Sileno, Iynx, Iambe, Glaucus
Amkunuloj Aega, Eĥo, Eupheme, Ismenis, Symaithis
vdr


Pajno
greka dio • naturdio
Informoj
Originala nomo Πάν
Eble sama Faŭno
Sekso vira
Patro Hermeso
Patrino Dryope
Edzo/Edzino Aega
Kunulo Aega • Eĥo • Eupheme • Ismenis • Symaithis
Infanoj Aciso • Creaneus • Crotus • Sileno • Iynx • Iambe • Glaucus
vdr
Skulpitaĵo de Pajno instruanta Dafnon ludi la pajnoŝalmon; ca. 100 B.C. Found in Pompeii

Filo de Hermeso kaj la nimfo Driopa, lia patrino forlasis lin post la akuŝo pro tio ke la bebo ŝajnis al ŝi tre monstra. La patro, male, kompatis la povran infanon kaj venigis lin al Olimpo (samkiel okazis al la Centaŭro Kirono) kie li konkeris la simpation de la dioj pere de siaj amuzaj kantoj kaj petolaĵoj. La olimpaj dioj, tiam, nomis lin ĈioTuto. Bona amiko de la dio Dionizo, li kune kun siaj sekvantoj venis al la Tero kie li komencis vivi en la arbaro akompanate de la nimfoj, satirusoj kaj bestoj. La mito rakontas, ke lia loĝejo estis la montara regiono de Arkadio en la centro de Peloponezo.

Dum unu el siaj multaj amoraj aventuroj la duonkaprulo ekvidis la belan nimfon Sirinksa filinon de la rivero Ladono kaj tuj lia koro bolis de amdeziro. Obstine li persekutis ŝin, kaj la nimfo kiu ne interesiĝis pri amaferoj, ĉar ŝi estis ĉasistino kaj sekvantino de la diino Artemisa, forfuĝis plena de teruro. Kiam Pajno preskaŭ kaptis la nimfon, ŝi petis helpon de sia patro kiu tuj transformis ŝin en kanarbedon. La dio tute malĝoja, pro la amora malsukceso, perceptis ke la delikataj kanoj elsendis agrablan kaj harmonian sonon, tiam li fortranĉis kelkajn ŝalmojn (unuj diras sep ŝalmoj) de malsamaj longoj, kunigis ilin per abelvakso kaj faris blovmuzikilon kiun li nomis sirinkso, ankaŭ konatan kiel pajnoŝalmo.

La morto de Pajno redakti

Plutarko, greka historiisto sub la regado de Tiberio, rakontas tre interesan okazaĵon pri la morto de Pajno. Egipta ŝipo sub stirado de Tamo iris sur la trankvila akvo de la Egea maro kiam la ŝipanoj subite aŭdis strangan kaj misteran voĉon ŝajne venantan de la ondoj aŭ aero, kiu diris: La granda Pajno mortis! kaj instruis al la vojaĝantoj ripeti laŭtvoĉe tiun diraĵon kiam ili alvenos ĉe determinita loko. Alveninte tien la ŝipanoj samtempe kaj laŭtvoĉe ripetis: La granda Pajno mortis!. Apenaŭ ili finis krii kiam aŭdiĝis strangaj ĝemoj de suferoj ŝajne venintaj el la vento, kvazaŭ la tuta marloĝantaro estis samtempe ĝemanta. Tiu ĉi okazaĵo tuj fariĝis notico en Romo kaj konsternis la popolon, kiu demandis pri la siginifo de la mistero. Oni kredis tiam, ke la epoko de Pajno finiĝis, ke la paganismo alvenis al sia fino.

Vidu ankaŭ redakti