Pakicefalosaŭroj

(Alidirektita el Pakicefalosaŭro)

Pakicefalosaŭroj (Pachycephalosauria = "dik-kapaj lacertoj") estas klado de ornitiskiaj dinosaŭroj. Inter la kandidatoj por la plej frue vivinta pakicefalosaŭro estas Ferganocephale adenticulatum de la meza ĵurasio de regiono kie nun estas Kirgizio kaj Stenopelix valdensis de la frua kretaceo de regiono kie nun estas Germanio, kvankam Sullivan (2006) opinias nek unu nek la alia specio estis pakicefalosaŭroj. La plej bone konataj pakicefalosaŭroj vivis dum la malfrua kretaceo tie kie nun estas Nordameriko kaj Azio. Ili ĉiuj estis dupiedaj herbovoroj kun dikaj kranioj; ĉe iuj specioj la kranio estas kupola kaj dikaj je pluraj coloj. Ĉirkaŭ la kupolo povas esti nodoj (kiel ĉe pakicefalosaŭro (Pachycephalosaurus)) aŭ spikoj (Stygimoloch).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pakicefalosaŭroj
Troveblo de fosilioj: kretaceo
Kranio de pakicefalosaŭro (Pachycephalosaurus) de Muzeo de Naturhistorio de Universitato Oxford.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Cerapodoj Cerapoda
Infraordo: Pakicefalosaŭroj Pachycephalosauria
Maryańska & Osmolska, 1974
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni multe debatis pri la funkcio de la dika kraniokupolo. Oni ofte sugestis la la pakicefalosaŭroj batis la kapojn unu kun la alia, kiel tion faras aktuale oreamnoj kaj ovibovoj. La ronda formo de la kranio tamen rezultigus ke kapobatoj ne rekte trafus, kio vundus la kolojn. Krome, la kurbiĝo de la kolo malhelpus ke la pakicefalosaŭroj mallevu la kapojn por kapobatado. Inter aliaj eblecoj estas flankobatado per la kapo (kion oni observis ĉe la ĝirafoj) kaj defendado kontraŭ robobestoj.

Inter la pli bone konataj pakicefalosaŭraj genroj estas pakicefalosaŭro (Pachycephalosaurus), stegocero (Stegoceras), Stygimoloch, kaj Prenocephale. Oni nun rekonas ke la antaŭa inkluzigo de la tiel nomataj bazaj pakicefalosaŭredoj en ĉi tiu grupo estis malĝusta. Majungatholus, iam konsiderata estis pakicefalosaŭro, nun klasiĝas kiel abelisaŭreda teropodo (eble sampecia kiel Majungasaurus). Yaverlandia, alia dinosaŭro iam priskribita kiel pakicefalosaŭredo nun klasiĝas kiel teropodo (Naish en Sullivan 2006).

Taksonomio redakti

Referencoj redakti

  • Maryańska, T. & Osmólska, H., 1974. Pachycephalosauria, a new suborder of ornithischian dinosaurs. Palaeontologica Polonica 30: 45-102.
  • Sereno, P.C., 1986. Phylogeny of the bird-hipped dinosaurs (Order Ornithischia). National Geographic Research 2: 234-256.
  • Sullivan, R.M., 2006. A taxonomic review of the Pqachycephalosauridae (Dinosauria: Ornithischia). New Mexico Museum of Natural History and Science Bulletin 35: 347-365.