Pakpatan, urdue پاکپتّن‎ estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de la samnomaj kantono kaj distrikto. La loknomo signifas "pura" kaj "doko" reference al pramo, kiu estis oficiala dum Mogola Imperio.

Moderna kvartalo en Pakpatan
Moderna kvartalo en Pakpatan
Pakpatan
urbo
Administrado
Poŝtkodo 57400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 139 525  (2017) [+]
Loĝdenso 170 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 21′ N, 73° 24′ O (mapo)30.3573.4Koordinatoj: 30° 21′ N, 73° 24′ O (mapo) [+]
Alto 156 m [+]
Areo 821,11 km² (82 111 ha) [+]
Pakpatan (Panĝabo)
Pakpatan (Panĝabo)
DEC
Pakpatan
Pakpatan
Situo de Pakpatan
Pakpatan (Pakistano)
Pakpatan (Pakistano)
DEC
Pakpatan
Pakpatan
Situo de Pakpatan

Map

vdr
Moskeo en Pakpatan

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Pakpatan situas sur ebenaĵo laŭ rivero en orienta Pakistano. Sahival troviĝas 29, limo de Barato 40, Fajsalabado 121, provinca ĉefurbo Lahoro 163, Multano 187, Rawalpindi 363, Islamabado 376, Peŝavaro 443, Sukur 531, Kveta 611, Hajderabado 740, Karaĉio 876 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Pakpatan estas unu el la pratempaj urboj de Pakistano kun la origina nomo de Ajodhan. Ĝi estas konsiderita kiel 12000 jarojn aĝa urbo. Ajodhan komence estis loko de pramservo, kiu igis ĝin grava parto de la antikvaj komercaj vojoj, kiuj konektis Multan-on al Delhio. La fortikaĵo defendanta la urbon plurfoje estis konkerita ekde la 8-a jarcento, inter ili la plej fama estis Timur en 1398. Intertempe la urbo estis centro de pilgrimado en la pli larĝa islama mondo kaj la unua islama sankta loko en Sud-Azio. La sikoj kaptis la urbon en 1810. Ekde la brita dominado (1849) la urbo iĝis sidejo de kantono kaj distrikto. La municipo estis kreita en 1867, tiutempe la sanktejoj estis honoritaj egale fare de islamanoj, sikoj kaj hinduoj. Inter la 1890-aj kaj la 1920-aj jaroj la britoj konstruis vastan reton de kanaloj en regiono ĉirkaŭ Pakpatan. La brita dominado okazis ĝis 1947, poste la minoritataj hinduoj sikoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe muslimoj alvenis ankaŭ en tiun urbon. Pakpatan daŭre estas ĉefa pilgrima centro kun ĉirkaŭ 2 milionoj da jaraj vizitantoj.

 
Sanktejo
 
 
Sanktejo
 

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1901 1961 1972 1981 1998 2010 2017
6 192 27 974 42 028 69 820 107 791 139 525 176 693

La panĝaba estas la indiĝena parola lingvo, sed la urdua ankaŭ estas vaste komprenita. Oni parolas ankaŭ lokajn lingvojn.

Ekonomio redakti

Pakpatan fokusiĝas pri akcepto de pilgrimantoj. En la najbareco estas agrikulturo helpe de irigaciaj kanaloj.

Eduko redakti

En Pakpatan kampusoj kun kolegioj funkcias.

Trafiko redakti

Pakpatan havas nur 4 vojojn al la proksimaj urboj (ĉefŝoseo mankas). La urbego havas flankan fervojan linion. En Pakpatan ankaŭ flughaveno mankas, la plej proksimaj internaciaj flughavenoj en Multano, Lahoro kaj Fajsalabado funkcias.

Klimato redakti

Pakpatan havas sekan klimaton kun tre malalta pluvokvanto. Dum la someroj la temperaturoj superas ofte 40 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans