Palaca Muzeo

muzeo en la Malpermesita Urbo, Pekino, Ĉinio

La Pekina Palaca Muzeo (ĉine 故宫博物院, pinjine Gùgōng Bówùyùan) estas granda nacie muzea komplekso (konstruaĵaro) en la Malpermesita Urbo ĉe la kerno de Beijing, Ĉinio. Kun 720,000 kvadrataj metroj, la muzeo heredis la imperiajn reĝajn palacojn de la Ming kaj Qing dinastioj de Ĉinio kaj estis malfermita al la publiko en 1925 post kiam la lasta Imperiestro de Ĉinio estis forigita [1].

Palaca Muzeo
muzeo • nacia muzeo • turisma celloko • vidindaĵo • vice-ministerial level institution • konstruaĵaro
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Donghuamen Subdistrict
Situanta sur Malpermesita Urbo
Konstrustilo(j) ĉina arkitekturo vd
Estiĝo 1420
Direktoro Wang Xudong
Koordinatoj 39° 54′ 56″ N, 116° 23′ 27″ O (mapo)39.91555556116.39083333Koordinatoj: 39° 54′ 56″ N, 116° 23′ 27″ O (mapo)
Palaca Muzeo (Pekino)
Palaca Muzeo (Pekino)
DEC
Palaca Muzeo
Palaca Muzeo
Situo de Palaca Muzeo
Map
Palaca Muzeo
Retpaĝo http://www.dpm.org.cn/
vdr

Konstruita de 1406 ĝis 1420, la muzeo konsistas de 980 konstruaĵoj [2]. Ĝi estas ekspoziciejoj al pli ol 1.8 miliono da artaĵoj, plejparte de la imperia kolekto de la Ming kaj Qing dinastioj. La 20a jarcento vidis ties vastigon tra novaj akiroj, translokigoj de aliaj muzeoj kaj novaj arkeologiaj eltrovoj.

Ĝi enhavas gravajn partojn de la ampleksa artaĵkolekto de ĉinaj imperiestroj same kiel valorajn hejmajn kaj reprezentajn objektojn de la lastaj imperiaj dinastioj.

Historio redakti

 
Imperiestro Qianlong (1711-1799) en formala vestaĵo

La ampleksa palaca distrikto de la du imperiaj dinastioj Ming kaj Qing estis konstruita inter 1406 ĝis 1420. Ĝi kovris areon de 72 hektaroj kaj estis dividita en ekstera, oficiala areo kaj interna, privata areo. En 1911, Sun Jatsen proklamis la Ĉinan Respublikon, kaj la sekvan jaron la imperiestro abdikis, sed konservis sian antaŭan loĝejon. La konstruaĵoj de la palaco kaj la artaĵoj konservitaj en ĝi iom post iome iĝis ŝtatposedaĵo. En 1914, en la antaŭpalaca areo estis starigita konstanta ekspozicio - por la unua fojo en multaj jarcentoj, la artaj trezoroj de la regantoj estis ĝenerale alireblaj.

En 1924, Pu Ji, la lasta imperiestro, finfine forlasis la privatan areon de la palaco [3]. En antaŭaj jaroj li vendis aŭ luis pli ol 1,200 el la plej valoraj artaĵoj por financi sian kortegon. Daŭre ĝis hodiaŭ, la muzea administracio provas reaĉeti ĉi tiujn artaĵojn ĉe aŭkcio. En 1925, la Palaca Muzeo estis oficiale fondita en la antaŭa imperia loĝloko. Dum longa tempo, du kolektoj ekzistis unu apud la alia en la tielnomita " Malpermesita Urbo ". Ambaŭ muzeoj kunfandiĝis en 1947 kaj la nomo "Palaca Muzeo" estis retenita.

Divido redakti

 
Pejzaĝo post la pluvo, 1660

En 1931, japanaj trupoj invadis nordorientan Ĉinion, okupante Manĉurion kaj minacante la ceteron de la lando. La reganta Kuomintanga Nacipartio sub Ĉiang Kai-ŝek decidis translokigi la plej gravajn pecojn de la palaca muzeo kiel antaŭzorgo. Pli ol 2,000 skatoloj alvenis per aventuraj vojoj tra Ŝanhajo al la sudokcidenta ĉina urbo Ĉongĉingo, la provizora ĉefurbo [4].

El la 13,491 skatoloj de evakuita artefaktojn, 2,972 skatoloj estas ankoraŭ ĝis nun en la Nacia Palaca Muzeo en Tajpeo [5]. Tio ĉi relative malgranda sed superkvalita kolekto hodiaŭ formas la kernon de tiu muzeo [6]. Pli da ol 8,000 skatoloj estis revenita al Pekino, sed 2,221 skatoloj restas ĝis hodiaŭ en la Nankina Muzeo [7].

Post la malvenko de la japanoj en la Dua Mondmilito, la enlanda milito inter ĉinaj naciistoj kaj komunistoj komenciĝis denove, interrompita dum la milito kontraŭ la komuna malamiko invadinte. En 1949 la Kuomintango kaj ĝiaj partianoj estis devigitaj retiriĝi al la insulo Tajvano. La trezoroj de la palaca muzeo, kiuj estis kunportitaj, ankaŭ alvenis tie [8].

Kiam evidentiĝis, ke la naciaj ĉinoj ne povos atingi reunuiĝon de Ĉinio en antaŭvidebla estonteco, ili fondis la Nacian Palacan Muzeon en Tajpeo en 1965. En Pekino kaj Tajpeo, multetaĝaj, subteraj deponejoj estis nove establitaj kaj ampleksaj sekursistemoj estis instalitaj. La direktoroj de ambaŭ muzeoj havas la rangon de ministroj. La imperiaj kolektoj ankaŭ funkcias kiel iloj en la ideologia konflikto inter la Respubliko Ĉinio sur Tajvano kaj la Ĉina Popola Respubliko, fondita en 1949.

La 2-a de julio 2022, krom Pekino kaj Tajpeo, malfermiĝis alia kaj nova palaca muzeo en la Honkonga Speciala Administra Regiono.

Ekspoziciaĵoj redakti

 
Poemo en laŭdo de la krizantemo, 1703

La historio de Ĉinio transdonas maloftan bildon de longdaŭra kohereco, la kuneco kaj disvolviĝo de kulturaj tradicioj dum longa historia periodo. Neniu alia granda antikva kulturo atingis ion kompareblan. Signifa kontribuo al tio estis ke altvaloraj objektoj kiuj estis konsideritaj signifaj por ĉina identeco estis persiste kolektitaj kaj transdonitaj - ene de certaj familioj, sed precipe, kaj grandskale, fare de la imperiestroj de ĉiuj dinastioj ekde la unuigo de la imperio en 221 a.n.e.

Komence ne temis pri estetika kvalito. En la ĉina imago, ĉiu dinastio ricevis ĉielan mandaton, ĉiu imperiestro estis "filo de la ĉielo", kaj posedo de ritaj objektoj estis parto de la insigno de lia potenco. Laŭ la instrukcioj de Konfuceo, la reganto ankaŭ devus esti artfajnulo kaj, se eble, devus povi mem majstri kaligrafion, pentrarton kaj poezion. La kolekto estis do ĉiam pli kompletigita kun objektoj kies arta perfekteco iĝis la esenca kriterio por ilia akiro. Grandaj posedaĵoj de pentraĵoj, kaligrafioj, porcelanaj objektoj, bronzoj, lakaj kaj emajlaj verkoj, gobelinoj same kiel lignaj kaj jadskulptaĵoj kuniĝis. Komence de sia regado, la respektiva reganto pruve ekposedis la kolekton. Li metis sian sigelon sur bildojn aŭ volvlibrojn kaj aldonis komentojn aŭ kaligrafajn aldonojn. Dum la ritaj objektoj antaŭe estis garantiantoj de ĉiela mandato, la artaĵoj nun iĝis simboloj de la legitimaj asertoj de sia posedanto regi en la laika ŝtato.

 
De Albumo de la Imperiestro Yongzheng en Kostumoj, de anonimaj kortaj artistoj, Yongzheng periodo (1723—1735).

Tial, granda graveco estis atribuita al la sorto de la grandaj imperiaj kolektoj tra la supren kaj malsupren de la ĉina historio. Sub malfortaj regantoj, partoj de la posedaĵoj estis perditaj, kaj foje kortoficistoj eĉ devis esti pagitaj per artaĵoj ĉar ekzistis neniu mono. Fortaj imperiestroj provis replenigi la kolekton kaj tiel substreki ĝian legitimecon. Kelkaj pecoj malaperis kaj revenis kvar aŭ kvin fojojn laŭlonge de la tempo. La kondiĉo de la imperia kolekto estis sufiĉe fidinda indikilo de la forto de la respektiva centra aŭtoritato. Ĉi tiu tradicia ligo daŭras ĝis nuntempe kaj parte klarigas la specialan engaĝiĝon kun kiu Pekino kaj Tajpeo aperas kiam temas pri la temo de siaj palacaj muzeoj.

 
Lotusa Floro rompante la tersurfacon de Yun Shouping, 17-a jarcento

Ĉiu ĉina imperiestro tenis diversajn sekularajn kaj religiajn titolojn. Laŭlonge de la ĉinia kalendara jaro, li devis plenumi plurajn dekduojn da ceremonioj en kiuj li estis aŭ la fokuso de kultado aŭ tiu kiu plenumis la ritojn. En la konfucean- influita reganta sistemo de la ĉina imperia periodo, tiaj ritoj, precipe kortemonioj, estis tre gravaj. En ĉi tiu kunteksto, la vivstilo de la imperiestroj devis esti videble grandioza kaj impona. La mebloj kaj iloj en la palaco same kiel la vestaĵoj de la reganto kaj altaj oficistoj estis objektoj de la plej alta kvalito el la manoj de la plej bonaj metiistoj en la lando. Hodiaŭ ili estas parto de la muzeaj posedaĵoj.

Filmoj redakti

  • La dokumentario reĝisorita de Bing ZHOU kaj Huan kaj 2000-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. (1925) 故宫物品点查报告 [Palace items auditing report]. Beijing: Caretaker Committee of the Qing Dynasty Imperial Family. Reprint (2004): Xianzhuang Book Company. ISBN 7-80106-238-8.
  2. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  3. Yan, Chongnian. (2004) “国民—战犯—公民 (National - War criminal - Citizen)”, 正说清朝十二帝 (True Stories of the Twelve Qing Emperors) (ĉine). Beijing: Zhonghua Book Company. ISBN 710104445X.
  4. See map of the evacuation routes at: National Palace Museum – Tradition & Continuity. National Palace Museum. Alirita 2007-05-01.
  5. "北京故宫与台北故宫 谁的文物藏品多? (Beijing Palace Museum and Taipei Palace Museum: which collection is bigger?)", Guangming Daily, Xinhua Net, 2005-01-16. (ĉine)
  6. "三大院长南京说文物 (Three museum directors talk artifacts in Nanjing)", Jiangnan Times, People Net, 2003-10-19. (ĉine) Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
  7. "三大院长南京说文物 (Three museum directors talk artifacts in Nanjing)", Jiangnan Times, People Net, 2003-10-19. (ĉine) Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
  8. "三大院长南京说文物 (Three museum directors talk artifacts in Nanjing)", Jiangnan Times, People Net, 2003-10-19. (ĉine) Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti