Palacios del Arzobispo

Palacios del Arzobispo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Palacios del Arzobispo estas tradukebla etimologie al Palacoj de la Ĉefepiskopo, plej verŝajne de Santiago-de-Kompostelo, poste de Salamanko.

Palacios del Arzobispo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37111
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 151  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 5° 53′ U (mapo)41.165555555556-5.89Koordinatoj: 41° 10′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 820 m [+]
Areo 27,73 km² (2 773 ha) [+]
Palacios del Arzobispo (Provinco Salamanko)
Palacios del Arzobispo (Provinco Salamanko)
DEC
Palacios del Arzobispo
Palacios del Arzobispo
Situo de Palacios del Arzobispo
Palacios del Arzobispo (Hispanio)
Palacios del Arzobispo (Hispanio)
DEC
Palacios del Arzobispo
Palacios del Arzobispo
Situo de Palacios del Arzobispo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palacios del Arzobispo [+]
vdr
Preĝejo.
Ĉefa pordego de la preĝejo.
Murpentraĵoj malantaŭe la polmoludejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 161 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 35 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti