Luksemburga Palaco (Francio)

sidejo de la franca Senato, kiu instaliĝis en 1799 en la palaco konstruita komence de la 17-a jarcento, sekve de la regentado de la reĝino Maria de Mediĉo
(Alidirektita el Palaco Luxembourg)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luksemburgo.

La Luksemburga Palaco, situanta en la 6-a arondismento de Parizo norde de la Luksemburga Ĝardeno, estas la sidejo de la franca Senato, kiu instaliĝis en 1799 en la palaco konstruita komence de la 17-a jarcento, sekve de la regentado de la reĝino Maria de Mediĉo. Ĝi apartenas al la bienaro de tiu asembleo, kiu inkluzivas ankaŭ, proksime de la palaco, la palaceton Eta Luksemburgo, loĝejo de la prezidanto de la Senato, la muzeon Luksemburgo, kaj la tutan ĝardenon.

Palaco Luksemburgo
(Palais du Luxembourg)
monumento
Luksemburga Palaco vidata el la ĝardeno.
Oficiala nomo: Palais du Luxembourg
Lando Francio Francio
Regiono Francilio
Urbo Parizo
Arondismento 6-a
Konstruaĵo Palaco
Situo Palaco Luksemburgo
 - koordinatoj 48° 50′ 54″ N 2° 20′ 14″ O / 48.84833 °N, 2.33722 °O / 48.84833; 2.33722 (mapo)
Arkitekto Salomon de Brosse
Konstruado 1615 - 1631
Poŝtkodo 75291
Registrita MH 1862
Origina uzo Loĝejo de Maria de Mediĉo
Nuna uzo Sidejo de la franca Senato
Situo enkadre de Parizo
Situo enkadre de Parizo
Situo enkadre de Parizo
Vikimedia Komunejo: Luxembourg Palace
Retpaĝo: http://www.senat.fr

Historio redakti

 
Palaco Luksemburgo

La Luksemburga Palaco ŝuldas sian nomon al la palaco konstruita meze de la 16-a jarcento kiu apartenis al Francisko Piney, duko de Piney-Luksemburgo.

La regentino Maria de Mediĉo, vidvino de Henriko la 4-a, aĉetis la palacon kaj la bienon nomatajn « de Luksemburgo » en 1612 kaj en 1615 mendis al la arkitekto Salomon de Brosse konstruon de palaco. Ŝi ekloĝis tie en 1625, antaŭ la fino de la konstruado. La desktra parto estis por la reĝino kaj la maldekstra por ŝia filo, la reĝo Ludoviko la 13-a.

 
Enirpordo de la muzeo Luksemburgo - strato Vaugirard

La palaco fariĝis malliberejo dum la Teroro antaŭ ol esti atribuita, en 1795, al la Direktoraro. Fine de 1799, la Direktoraron anstataŭis la Konservativa Senato, asembleo kreita per la Konstitucio de la jaro 8-a. En 1814, ĝi estis atribuita al la Ĉambro de Pajroj. Poste, ĝi konservis sian parlamentan rolon, krom dum kelkaj mallongaj periodoj.

La origina palaco, nun nomata palaco Eta Luksemburgo, fariĝis ekde 1825 la oficiala loĝejo de la prezidanto de la Senato.

Ĉambro de la orlibro redakti

La ĉambro de la orlibro estas teretaĝa volba ĉambro aranĝita en 1816 de la arkitekto Baraguay, kiu utilis por ricevi la Orlibron de la Pajraro, tio estis por registri la nomojn de la famaj vizitantoj de la Ĉambro de Pajroj.

La tuto estis restaŭrita de 1997 ĝis 1999.

Honorŝtuparo redakti

La honorŝtuparon aŭ grandan ŝtuparon konstruis inter 1803 kaj 1807 la arkitekto Jean-François-Thérèse Chalgrin, kiu laboris en la Luksemburga Palaco ekde 1787 kaj estis restaŭrinta la ĝardenojn.

La Senata Ĉambro redakti

La arkitekto Alphonse de Gisors, lerninto de Chalgrin, antaŭenigis la fasadon de la konstruaĵo je 31 metroj sur la ĝardeno kaj aranĝis en tiu pli vasta spaco novan duoncirklan ĉambron inter 1836 kaj 1842. La ĉambro estis rekonstruita post incendio en 1859, ankaŭ de Gisors.

Malantaŭ la prezidanta platformo, fronte al la kunsidantoj, staras sep grandegaj statuoj[1], de maldekstro al dekstro kiam oni rigardas la prezidanton:

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Sara Galetti, Le Palais du Luxembourg de Marie de Médicis (1611-1631), Parizo, eld. "Picard", 2012 (ISBN 978-2-7084-0935-4), 296 paĝoj, 172 bildoj
  • Sara Galletti, Rubens et la galerie de Henri IV au palais du Luxembourg (1628-1630), eld. "Franca Societo pri Arkeologio", monumenta bulteno, 2008, n° 166-1, paĝoj 43-51, [1]

Eksteraj ligiloj redakti

La palaco estas atingebla per la metrostacioj "Saint-Sulpice" kaj "Odéon". Sed la stacio "Gare du Luxembourg" (Linio B de RER de Francilio) estas pli proksima.