La Palaco Mondragón, konata ankaŭ kiel Palaco de la Markizo de Villasierra, estas mudeĥara-renesanca konstruaĵo situanta ĉe la historia domkerno de la urbo Arundo, Hispanio.

Palaco Mondragón
Palacio de Mondragón o Museo Municipal de Ronda
palacopalaco
Lando Hispanio vd
Situo Ronda
Situo
Geografia situo 36° 44′ 16″ N, 5° 10′ 0″ U (mapo)36.737762664575-5.1667617968294Koordinatoj: 36° 44′ 16″ N, 5° 10′ 0″ U (mapo)
Palaco Mondragón (Malago)
Palaco Mondragón (Malago)
DEC
Palaco Mondragón
Palaco Mondragón
Situo de Palaco Mondragón
Map
Palaco Mondragón
vdr
Ĝardeno de la palaco.

Kvankam la legendo parolas pri la reĝoj de la Tajfo de Arundo, la historia informo montras ĝin kiel palaco de alandalusa deveno, kie en la 14a jarcento loĝis la reĝo benimeria Abd al Malik, filo de la sultano de Maroko Abul Hassan. Post la morto de Abd al Malik, Arundo ekdependis el la Regno de Granado kaj la palaco iĝis la rezidejo de la nazaria guberniestro kies lasta okupanto estis Hamed el Zegrí.

De la islama epoko restas nur la plano, la fundamentoj kaj subteraj trapasejoj el ĝardeno al la iama alkazaro.

La 24-a de majo de 1485, Arundo estis konkerita de la Katolikaj Gereĝoj kiuj fiksis siajn rezidejon en la palaco dum sia estado en la urbo post kio ĝi pasis al manoj de la kapitano Melchor de Mondragón, kies blazono aperas ĉe la pordo kaj kiu nomigos la palacon. Poste ĝi pasos al manoj de Francisco Valenzuela, Markizo de Villasierra.

La fasado estas de komenco de la 16a jarcento, kaj montras en anguloj du kvadratajn turojn el briko. La interno de la palaco ordiĝas ĉirkaŭ tri kortoj. La unua estas de la 18a jarcento. La dua estas mudeĥara de la 16a jarcento, kun mikso de stiloj gotika, renesanca kaj mudeĥara. El tiu korto, hufofera arko (kun mudeĥara pordo) kondukas al la ĝardeno. La tria korto (patio) estas de stilo malfrugotika.

En la aktualo la palaco estas hejmo de la Arkeologia Muzeo de Arundo

Eksteraj ligiloj redakti