Palaco Schönbrunn

Schönbrunn (Bela Puto) estas fama palaco en Vieno, Aŭstrio, kaj estis la preferata palaco de la imperiestrino Maria Teresia kaj tie ekzemple edukiĝis ŝian filino la estonta Marie Antoinette. Laŭ ŝiaj ideoj ĝi estis ŝanĝita en 1744 respektive 1749 kaj ricevis la nunan aspekton. La kastelo estas ĉirkaŭata de pompega baroka ĝardeno kun tropikejo kaj zoologia parko (Viena Bestoĝardeno). En la baroka ĝardeno troviĝas la fontobaseno "Bela Puto", laŭ ĝi, oni diras, ricevis la kastelo sian nomon. Vidindaĵoj en la kastelo estas: Olea pentraĵo Imperiestrino Maria Theresia 1759, de Martin von Meytens; ora kaleŝo el la veturkolekto; imperiestraj ĉambroj kun elrigardo al la Glorieto, konstruaĵo en la kastela parko, kompletigita en 1775.

Palaco Schönbrunn
kastelovidindaĵomuzeo • reĝa palaco [+]

Supermara alteco193 m ü. A. [+]
Koordinatoj48° 11′ 5″ N, 16° 18′ 44″ O (mapo)48.1847916.31227Koordinatoj: 48° 11′ 5″ N, 16° 18′ 44″ O (mapo)
Areo1,86 km² (186,28 ha) [+]

Palaco Schönbrunn (Vieno)
Palaco Schönbrunn (Vieno)
DEC
Map
Palaco Schönbrunn

Vikimedia Komunejo:  Palace of Schönbrunn [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr