Palaco Vigadó de Buda

La Palaco Vigadó de Buda estas grava konstruaĵo de Budapeŝto, en urboparto Buda.

Palaco Vigadó en Buda
Vigadó de Buda vespere en 2018

Historio redakti

Estis malnova deziro de loĝantoj en Buda havis konvenan amuzejon en la urbo. (La vorto Vigadó proksime signifas amuzejo.) Ekde 1833 jam funkciis tia amuzejo en Pest (urbo), sed transiri la Danubon estis malfacila, foje neebla vintre. Deziro de Buda-anoj plenumiĝis nur jam depost fondo de Budapeŝto kaj jam tiam, kiam jam funkciis stabilaj pontoj. En 1894 malpleniĝis konvena loko, kie Mór Kallina projektis konstruaĵon. La Vigadó ekfunkciis en 1900. Ĝi havis grandan balhalon kaj aliajn ĉambrojn kaj restoracion. La origina celo estis aranĝi balojn kaj similajn aranĝaĵojn, tamen ofte okazis ekzemple politikaj kunvenoj, en kelkaj ĉambroj biblioteko, sur la teretaĝo diversaj butikoj. Dum la 2-a mondmilito la palaco ruiniĝis, post la renoviĝo ĝi estis longe sidejo de la Hungara Popoldanca Grupo, ĉar la halo estis konvena por dancspektakloj. En 2007 ekstera, en 2018 plena renovigaj laboroj okazis.

 
Aerfoto pri Vigadó de Buda
 
La ŝtuparejo en 2018

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas laŭ placo. Ĝi kontaktiĝas kun aliaj domoj dorsflanke kaj havas 2 etaĝojn. La fasado estas simetria.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti