Palaco Wenckheim
Palaco Wenckheim [venkhejm] apartenas al la plej belaj palacoj de Budapeŝto. Nun ĝi jam estas historia monumento.
Palaco Wenckheim | ||
---|---|---|
historia monumento | ||
![]() ![]() | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Budapeŝto | |
- koordinatoj | 47° 29′ 22″ N, 19° 3′ 52″ O (mapo)47.489419.0645Koordinatoj: 47° 29′ 22″ N, 19° 3′ 52″ O (mapo) | |
Arkitekto | Artúr Meinig | |
Konstruo | 1886—1889 | |
Poŝtkodo | 1088 [+] | |
![]() |
||
Palaco Wenckheim | ||
![]() |
||


Situo Redakti
La palaco situas en Józsefváros preskaŭ ĉe Placo Kálvin, krome preskaŭ ĉe Hungara Nacia Muzeo.
Historio Redakti
Grafa familio Wenckheim konstruis la palacon inter 1887 kaj 1889 en novbaroka stilo. En 1927 Budapeŝto aĉetis ĝin kaj post 4 jara trakonstruo "Ĉefurba Biblioteko" ekfunkciis. Inter 1997 kaj 2001 denova trakonstruo okazis.
Nuntempe en la palaco funkcias centro de Ĉefurba Biblioteko Ervin Szabó. La biblioteko mem estis fondita pli frue jam en 1903.
Konstruaĵo Redakti
Parcelo de la palaco estas trapezo, la fasado kun la ornama ĉefenirejo situas laŭ la mallonga trapezolatero. La konstruaĵo estas unuetaĝa, sed ĝi havas kelon, tial la teretaĝo estas pli alta.
Fontoj Redakti
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- multe da fotoj
- internaj fotoj