Palaco de Artoj (hungare Művészetek Palotája) estas kultura centro en Budapeŝto laŭ Danubo apud Nacia Teatro (Budapeŝto). Tie estas teatro, koncertejo kaj muzeo pretiĝinta en 2005. Post unu jaro la konstruaĵo ricevis internacian premion. Sur la premio videbla ĉe la enirejo estas surskribo: "La Palaco de Artoj estas la plej bona kultura instalaĵo de la mondo". La arkitekto estis Gábor Zoboki.

Palaco de Artoj el la Danubo
Palaco de Artoj
arta muzeokoncerta domoteatrejo
Lando Hungario vd
Situo Ferencváros
Arkitekto(j) Gábor Zoboki vd
Estiĝo 2002
Koordinatoj 47° 28′ 10″ N, 19° 4′ 18″ O (mapo)47.4694444419.07166667Koordinatoj: 47° 28′ 10″ N, 19° 4′ 18″ O (mapo)
Palaco de Artoj (Budapeŝto)
Palaco de Artoj (Budapeŝto)
DEC
Palaco de Artoj
Palaco de Artoj
Situo de Palaco de Artoj
Map
Palaco de Artoj
Retpaĝo https://www.mupa.hu/
vdr
Palaco de Artoj kaj Nacia Teatro

Ekstere la konstruaĵo estas simpla (la Nacia Teatro estas ornamriĉa), tamen impona, la internaĵo estas majesta.

En la centro estas muzika ĉambrego "Nacia Koncertejo Béla Bartók". Flanke estas Teatro Festivalo, ĉe la Danuba flanko Muzeo Ludwig. En la palaco hejmas Nacia Filharmonia Orkestro, Koruso, Muziknotaro kaj Nacia Dancoteatro.

Koncertejo de la palaco

La koncertejo havas 1563 sidlokojn kaj 136 starlokojn. La aŭdebleco estas mondfama.

La teatro havas 452 sidlokojn. La muzeo prezentiĝas sur 12 700 m².

La palaco troviĝas ne en la urbocentro, tial la parkumado estas elstara. Ankaŭ tramoj, aŭtobusoj, interurba tramo helpas la trafikon.