La palaco de Aszód estas historia monumento en urbo Aszód.

Aerfoto pri la palaco

Historio redakti

La baroka palaco estis konstruita ekde 1727, poste ĝi estis biena centro de nobela familio Podmaniczky [podmanicki] dum 250 jarojn. Pli precize tiam konstruiĝis nur la teretaĝa parto en la centra parto. Baldaŭ la palaco plurfoje estis pligrandigita, ekzemple la meza etaĝo en 1738. La aloj estis konstruitaj inter 1767-1773. La plej fama posedanto estis Frigyes Podmaniczky. La palaco estis vendita en 1869, inter 1891-1948 ina kolegio funkciis en la palaco. Dum la socialismo ĝi estis ŝtata posedaĵo, kie lernejo funkciis, poste la palaco estas daŭre malplena, neuzita, eĉ nevizitebla.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sur deklivo de monteto. La palaco mem estas komplika, la ĉefa parto estas U-forma kun du aloj. La aloj finiĝas en mansardaj pavilonoj. Brikoforma, preskaŭ aparta palaco estis konstruita en fino de la 18-a jarcento, sed la stilo kaj aspekto diferencas.

Interne la freskoj estis pentritaj en la 1770-aj jaroj.

Fontoj redakti