Palaco de Belartoj (Lillo)

muzeo en Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Belarta Muzeo

La Palaco de Belartoj (france Palais des beaux-arts) de Lillo estas unu el la plej grandaj muzeoj de Francio kaj la plej granda regiona belarta muzeo rilate nombron de ekspoziciitaj verkoj. Tiritaj de fondo de ĉ. 60 000 verkoj, la muzeo proponas ĉ. 2 000 al vizito. Estas interalie 200 pecoj de skulptaĵoj, de pentraĵoj kaj artaj objektoj de mezepoka Eŭropo kaj Renesanco, pli ol 500 verkoj pentritaj de la 16-a ĝis la 20-a jc., kelk-135 skulptaĵoj de la 19-a jc., bela kolekto de ceramikaĵoj de la 16-a ĝis frua 20-a jc. kaj 16 reliefaj mapoj laŭ 6:100 skalo de urboj fortikitaj de Vauban. La muzeo ankaŭ posedas kabineton de desegnoj kun 4 000 folioj de desegnoj kaj stampaĵoj de la 15-a ĝis la 20-a jc. kaj numismatikan kolekton de pluraj miloj da moneroj kaj medaloj kaj ankaŭ 250 sigelilojn de sigeloj de la 13-a ĝis la 19-a jc. Renovigita inter 1991 kaj 1997, la muzeo ankaŭ enhavas ejon por portempaj ekspozicioj, aŭditorion, bibliotekon kaj pedagogiajn atelierojn.

Palaco de Belartoj (Lillo)
arta muzeo
Lando  Francio
Regiono Hauts-de-France
Situo Lillo
Urbo Lillo
Adreso Place de la République,
59000 Lille, Francio
Poŝtkodo 59000
Situanta sur Placo de la Respubliko • Q116145732
Posedanto City of Lille vd
Arkitekto(j) Fernand Delmas • Édouard-Jules-Claude Bérard vd
Estiĝo 1809
Malfermo 1892
Koordinatoj 50° 37′ 50″ N, 3° 3′ 45″ O (mapo)50.630673.0626Koordinatoj: 50° 37′ 50″ N, 3° 3′ 45″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Lillo

Palaco de Belartoj (Lillo) (Lillo)
Palaco de Belartoj (Lillo) (Lillo)
DEC
Map
Palaco de Belartoj (Lillo)
Kolektoj Nederlanda, itala, hispana,
franca skoloj...
Surfaco 22 000 m²
Jaraj vizitantoj: 233 000 (2005)
239 975 (2007)
286 423 (2008)
229 748 (2009)
206 612 (2010)
215 700 (2011)
316 720 (2012)
Retpaĝo www.pba-lille.fr
vdr

La Palaco de Belartoj estis enskribita kiel Monumento historia en 1975[1].

Metro-stacio: République - Beaux-Arts.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palais des beaux-arts de Lille en la franca Vikipedio.