Palaco de Eŭropo

konstruaĵo en Strasburgo, Francio

La Palaco de Eŭropo (france Palais de l'Europe) estas konstruaĵo situanta en Strasburgo, Francio, kiu servis kiel sidejo de la Konsilio de Eŭropo ekde 1977 kiam ĝi anstataŭis la "Eŭropan Domon". Inter 1977 kaj 1999 ĝi ankaŭ estis la Strasburga sidejo de la Eŭropa Parlamento.

Palaco de Eŭropo

parlamentejo
Prezento
Arkitekto Bertrand Monnet
Dato de konstruo 1972
Alteco 38 metroj
Geografio
Lando Francio
Regiono Grand Est
Loko Strasburgo
Geografia situo 48° 35′ 42″ N, 7° 46′ 19″ O (mapo)48.5957.771944Koordinatoj: 48° 35′ 42″ N, 7° 46′ 19″ O (mapo)
Palaco de Eŭropo (Strasburgo)
Palaco de Eŭropo (Strasburgo)
DEC
Palaco de Eŭropo
Palaco de Eŭropo
Palaco de Eŭropo
Situo de Palaco de Eŭropo

Map

vdr

Historio redakti

La unuaj asembleoj de la Konsilio de Eŭropo iam okazis en la majesta ĉefkonstruaĵo de la 1880-aj jaroj de la Strasburga Universitato, la antaŭa Kaiser-Wilhelms-Universität. Inter 1950 kaj 1977, ili okazis en provizora konkreta konstruaĵo de pure funkcia arkitekturo, la Domo de Eŭropo (Maison de l'Europe)[1], kiu staris tie, kie nun estas la gazono kondukanta al la Palaco de Eŭropo[2]. La arkitekto de ĉi tiu konstruaĵo estis Bertrand Monnet[3].

La unua ŝtono de la Palaco de Eŭropo estis pozita la 15an de majo 1972 de la svisa politikisto Pierre Graber. La konstruaĵo, planita de la arkitekto Henry Bernard, estis inaŭgurita la 28an de januaro 1977[4].

Dezajno redakti

La Palaco de Eŭropo havas kvadratan formon, 106 metrojn ambaŭflanke, kun alteco de 38 metroj (naŭ etaĝoj). Ĝia totala laborejo estas 64.000 kvadrataj metroj. Ĝi havas 17 kunvenejojn kaj mil oficejojn por la dungitaro de la sekretariejo de la Konsilio de Eŭropo. La ekstero de la konstruaĵo estas ruĝa, arĝenta kaj bruna. La Palaco de Eŭropo situas en la "Eŭropa Distrikto" de Strasburgo, ĉirkaŭ du kilometrojn nordoriente de la Grande Île (Granda Insulo).

De ekstere la Palaco de Eŭropo similas al fortikaĵo, ĉar la vicoj de fenestroj estas aranĝitaj kiel sagaj fendoj. La parlamenta ĉambro estas kovrita de giganta kupolo kaj similas al enorma ŝelo.

Priloĝantoj redakti

La Komitato de Ministroj, kutime reprezentata de la Ministroj-Deputitoj, kunvenas en cirkla salono elstaranta de angulo de la orienta alo de la konstruaĵo. La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo uzas la grandan debatan ĉambron en la centro de la konstruaĵo, nomatan Hemiciklo, fama pro sia nekutima arkitekturo. Ankaŭ la Kongreso de la Konsilio de Eŭropo okazigas siajn plenkunsidojn en la duonciklo. La Palaco de Eŭropo ankaŭ gastigas la parton de la Sekretariejo de la Konsilio de Eŭropo, inkluzive la Privatan Oficejon de la Ĝenerala Sekretario de la Konsilio de Eŭropo.

Ĝis 1999, la konstruaĵo ankaŭ gastigis plenajn kunsidojn de la Eŭropa Parlamento (institucio de Eŭropa Unio, kiu estas aparta de la Konsilio de Eŭropo). La Eŭropa Parlamento nun havas sian propran konstruaĵon, la Konstruaĵo Louise-Weiss, trans la rivero Ill.

Referencoj redakti