Palaco de Kaserto

muzeo en Italio

La Reĝa Palaco de Kaserto (itale: Reggia di Caserta) iama reĝa loĝejo, troviĝas en Kaserto, suda Italio, konstruita por la burbonaj reĝoj de Napolo. Ĝi estis la plej granda palaco kaj unu el la plej grandaj konstruaĵoj starigitaj en Eŭropo dum la 18-a jarcento. En 1997, la palaco estis enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko, priskribita en ĝia nomumo kiel "la kanto de la cigno de la sensacia arto de la Baroko, de kiuj ĝi adoptis ĉiujn ecojn necesajn por krei la iluziojn de multdirekta spaco". Laŭ grando, la Reĝa Palaco de Kaserto estas la plej granda reĝa rezidejo de la tuta mondo kun du milionoj da kubaj metroj kovranta areon de 47,000 m².

Palaco de Kaserto
Reggia di Caserta
mountain park • reĝa palaco • nacia muzeo • rezidejo • kultura havaĵo • arta muzeo • museum of modern art • Italian national museum • religia muzeo • Istituto museale ad autonomia speciale • Q124830411
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Luigi Vanvitelli vd
Estiĝo 20-a de januaro 1752
Malfermo 1774
Lando Italio vd
Situo Kaserto
Adreso Piazza Carlo di Borbone
Poŝtkodo 81100
Areo 44000
Situo
Geografia situo 41° 4′ 12″ N, 14° 19′ 33″ O (mapo)41.0714.325833333333Koordinatoj: 41° 4′ 12″ N, 14° 19′ 33″ O (mapo)
Palaco de Kaserto (Italio)
Palaco de Kaserto (Italio)
DEC
Palaco de Kaserto
Palaco de Kaserto
Situo de Palaco de Kaserto
Map
Palaco de Kaserto
Parto de 18th-Century Royal Palace at Caserta with the Park, the Aqueduct of Vanvitelli, and the San Leucio Complex vd
Posedata de Italio vd
Retejo http://reggiadicaserta.cultura.gov.it/
vdr
Vidaĵo de la palaco fone kaj parto de ĝardeno

La verko estis elpensita de la reĝo Karlo la 7-a kiel administra kaj kortega centro de la tiama ĵuskreita Napola reĝlando, samkiel simbolo de la reĝa potenco. La monarko volis doni al la dinastio Burbonoj-DuSicilioj rezidejon same grandan kiel tiu de Versajlo. Pri ĝia konstruado okupiĝis la napola arkitekto Luigi Vanvitelli, kaj ankaŭ partoprenis en ĝi Francesco Sabatini, kiu ankaŭ entreprenis verkojn en Madrido.

La elektita arkitekto estis Luigi Vanvitelli, en kies verkoj precipe elstaras la raciisma barko, tre proksima al novklasikismo. Vanvitelli okupiĝis pri la dizajno de la parko kaj la ĝardenoj, krom gvidado de la konstruado de la palaco.

Tamen, la reĝo Karlo neniam vidis la finkonstruon, ĉar li devis forlasi Napolon por entroniĝi en Hispanio post la forpaso de sia frato, Fernando la 6-a. La palaco servis kiel somra rezidejo por sia filo Fernando kaj por la ceteraj reĝoj de la Du-Sicilioj ĝis la aniĝo al la Itala reĝlando.

La reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a ĝin donacis al la itala popolo en 1919. La konstruaĵo, kune kun la ĝardenoj kaj la arkitektura komplekso de Sankta Leucio, iĝis Monda heredaĵo en 1997. Nuntempe ĝi estas muzeo malfermita al la publiko kaj foje uzata kiel scenejo de fikciaj filmoj.