Palaco de la Markizo de Salvatierra

La Palaco de Salvatierra troviĝas en la urbo Arundo (provinco Malago, Hispanio).

Renesanca pordego.
Detalo de la balkono ĉe la renesanca pordego.

Priskribo redakti

Temas pri nobela konstruaĵo kiu centras sian ornamon ĉe senegala pordego renesanca kiu montras paron de kolonoj de korinta ordo ĉiuflanke de la ampleksa pordego lintela, sur kiuj elstaras bela balkono kun arta ferkrado. La plej rimarkinda elemento de tiu pordego estas la grupo de kvar figuretoj de nuanco de inkaoj kiuj kvazaŭ atlantoj de klasika arkitekturo, eltenas sur siaj kapoj frontonon kun la blazono de la konstruigintoj.

Interne interesas la valora meblaro, ornamaĵoj kaj artaĵoj, nome ĉizaĵoj kaj pentraĵoj.

Malantaŭe estas ĝardeno, ekde kie eblas rigardi al la Montaro de la Neĝoj kaj al la resto de la antikvaj muregoj de la Mezepoko kaj al la arabaj banejoj.

Bibliografio redakti

  • Guías provinciales de España: Málaga. Editorial Tania, S.A., Grupo Z. Madrid, 1972.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Bases de datos del patrimonio Inmueble de Andalucía. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico. Consejería de Cultura de la Junta de Andalucía: Ficha del Palacio de Salvatierra de Ronda.