Palaeeudyptes estas formortinta genro de grandaj pingvenoj, nune enhavanta kvar akceptitajn speciojn. Ili estis probable pli grandaj ol plej ĉiuj vivantaj pingvenoj, ĉar plej malgrandaj specioj estus samgrandaj kiel Imperiestra pingveno kaj la plej grandaj estus ĉirkaŭ 1.5 metrojn altaj.

Palaeeudyptes klekowskii.png
Palaeeudyptes klekowskii

El la kvar specioj, du (P. gunnari kaj P. klekowskii) estas konataj el nombraj restoj trovitaj en kuŝejoj de meza aŭ fina Eoceno (antaŭ 34 al 50 mj) de La Meseta en Insulo Seymour, Antarkto, dum P. antarcticus kaj P. marplesi estas konataj nur el malmultaj restoj trovitaj en Novzelando.

Referencoj redakti

  • Huxley, Thomas Henry (1859): On a fossil bird and a fossil cetacean from New Zealand. Quart. Jour. Geol. Soc. London 15: 670-677.
  • Jadwiszczak, Piotr (2006): Eocene penguins of Seymour Island, Antarctica: Taxonomy. Polish Polar Research 27(1): 3–62. PDF fulltext Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Simpson, George Gaylord (1946): Fossil penguins. Bull. Am. Mus. Nat. Hist. 87: 7-99. PDF fulltext Arkivigite je 2007-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Simpson, George Gaylord (1971): A review of the pre-Pleistocene penguins of New Zealand. Bulletin of the American Museum of Natural History 144: 319–378. PDF fulltext Arkivigite je 2007-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Sallaberry, M., Yury-Yáñez, R., Otero, R. A., Soto-Acuña, S., and Torres G.,T. (2010): Eocene Birds from the Western Margin of Southernmost South America. Journal of Paleontology; November 2010; v. 84; no. 6; p. 1061-1070; COI:10.1666/09-157.1 [1]