La Palasa emberizo, Emberiza pallasi, (konata ankaŭ kiel Palasa kanemberizo) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palasa emberizo
Palasa emberizo
Palasa emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. pallasi
Emberiza pallasi
(Cabanis, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza pallas

Ili reproduktiĝas en norda kaj centra Azio al Mongolio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en sudorienta Azio. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo, sed ĝi estis foje tiom okcidenten kiom ĝis Granda Britio.

Angla teatristo Bill Oddie identigis la unuan birdon en Britio.

Ĝi estas komuna en arbustaro de tundro ĉe akvo, kaj reproduktiĝas ankaŭ en pli sekaj malfermaj areoj kiaj malfermaj arbaroj de lariko.

La Palasa emberizo estas malgranda paserina birdo, simila al malgranda Kanemberizo. Ĝi havas malgrandan bekon de semomanĝulo. La masklo havas nigrajn kapon kaj gorĝon, dividitajn per tre kontraste blankaj mustaĉa strio, kolumo kaj nuko, krom ankaŭ blankaj subaj partoj, kaj tre strieca (nigrablanke) griza dorso (dum la Kanemberizo havas pli brunan dorson). La kruroj estas rozkoloraj. La ino estas multe pli senkolora, kun pli striecaj brunaj kapo kaj dorso. Ĝi estas malpli strieca sube ol la ino de la Kanemberizo.

La kanto de la masklo estas ripeteca ŝerp.

Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado, kaj for de la reprodukta sezono el semoj. La nesto estas en arbusto. La ino demetas 2-5 ovojn, kiuj montras la harecajn markojn karakterajn de la emberizoj.

Tiu birdo ricevis ambaŭ nomojn (kaj komuna nomo kaj la latina scienca nomo) laŭ la germana zoologo Peter Simon Pallas.

Referencoj redakti