Palast der Republik
Palast der Republik estis konstruaĵo apud la kastela placo (germane Schloßplatz, de 1951–1994 Marx-Engels-Platz, do placo Markso kaj Engels) sur la rivera insulo Spreeinsel en la kvartalo Mitte de Berlino.
Palast der Republik | |||
---|---|---|---|
Palast der Republik | |||
kongresejo Kulturdomo centro de teatraj artoj parlamentejo pereinta konstruaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrutempo | 1973-1976 | ||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | ||
Konstruiganto | Registaro de GDR | ||
Arkitekto | Heinz Graffunder • Wolf-Rüdiger Eisentraut • Manfred Prasser • Heinz Aust • Karl-Ernst Swora vd | ||
Estiĝo | 1976 | ||
Malfermo | 23-a de aprilo 1976 | ||
Malkonstruo | 2006-2009 | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Alteco | 32 m | ||
Areo | 15 300 m² | ||
Adreso | |||
Urbo | Berlino | ||
Lando | Germanio Germana Demokratia Respubliko vd | ||
Situo | Berlin-Mitte | ||
Situanta sur | Schloßplatz | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 31′ 3″ N, 13° 24′ 9″ O (mapo)52.517513.4025Koordinatoj: 52° 31′ 3″ N, 13° 24′ 9″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Ĝi troviĝis sur parto de la tereno de la eksa Urba kastelo de Berlino.
Ĝi funkciis kiel kunvenejo de Volkskammer, la parlamento de la socialisma ŝtato GDR, kiu malofte kunvenis.
Dum la plej granda parto de la jaro, ĝi estis uzata kiel kulturdomo, en kiu okazis muzikaj kaj teatraj prezentoj por miloj da partoprenantoj.
En la konstruaĵo estis diversaj restoracioj kaj kafejoj.
Ekde la 6-a de februaro 2006 okazis la detruo de la Palast der Republik, kiu daŭris ĝis 2008.