Palatino (Hungario)

plej alta ofico de la Hungara reĝlando, simile al vicreĝo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Palatino.

Palatino (latine comes palatii, comes palatinus, palatinus (regni), hungare nádorispán, nádor, slovake nádvorný župan, nádvorný špán, palatín / nádvorník, kroate palatin, dvorjanik) estis dum la tuta ekzisto de la Hungara reĝlando (10-a jarcento - 1918) la plej alta ofico de la reĝlando, komence administranto de la reĝa kortego, pli poste reprezentanto de la reĝo, simile al vicreĝo.

En 1848 la lasta hungara palatino, arkiduko Stefano de Aŭstrio, rezignis la oficon. Neniu nova palatino estis nomumita, kaj la reĝlando restis sen palatino post tiam.



Vidu ankaŭ redakti