Malnova Palaco (Florenco)

muzeo en Italio
(Alidirektita el Palazzo Vecchio)

La Malnova Palaco (itale Palazzo Vecchio) estis la centro de la maleklezia potenco en Florenco de la 14-a jarcento. Komence ĝi nomiĝis Palazzo della Signoria (Signoria nomiĝis la registaro de la respubliko Florenco), ĝis kiam la administrejo sub Kozimo la 1-a el la dinastio de la Mediĉoj translokiĝis en la Uffizi.

Malnova Palaco
Palazzo Vecchio
itala palaco • artkolekto • vidindaĵomuzeoarta muzeomunicipa administrejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko • Gotika arkitekturo vd
Arkitekto Arnolfo di Cambio vd
Estiĝo 1299
Lando Italio vd
Situo Florenco
Adreso Piazza della Signoria 1
Situo
Geografia situo 43° 46′ 10″ N, 11° 15′ 22″ O (mapo)43.76944444444411.256111111111Koordinatoj: 43° 46′ 10″ N, 11° 15′ 22″ O (mapo)
Malnova Palaco (Italio)
Malnova Palaco (Italio)
DEC
Malnova Palaco
Malnova Palaco
Situo de Malnova Palaco
Map
Malnova Palaco
Retejo https://musefirenze.it/musei/museo-di-palazzo-vecchio/
vdr
La Palazzo Vecchio ĉe la Piazza della Signoria

Konstruhistorio redakti

La konstruo de la majestas domo komenciĝis en 1299, ses jarojn post kiam la gildoj ests transprenintaj la potencon. Post sia finkonstruo en 1314 la konstruaĵo loĝigis la parlamenton de la respubliko Florenco kaj proponis dormlokojn al la parlamentanoj. El tio ankaŭ klariĝas la defendpova karaktero de la arĥitekturo, kiu obeis la deziron de la kunvenintoj pri sekureco. Eĉ nun la malnova strukturo estas ekkonebla. En la malmultfenestra teretaĝo kunsidis la 300 membroj de la civitana konsilantaro. En la unua supra etaĝo renkontiĝis la „Konsilantaro de la Cent“, kaj en la dua supra etaĝo troviĝis la loĝo- kaj oficoĉambroj.

La turo kun sia klarkontureco decide kunstampis la silueton de la urbo. Ĝi altas 94 metrojn kaj nomiĝas honore al sia konstruinto „Arnolfo-Turo“ - komence tamen ĝi nomiĝis »Torre Faraboschi« (Toman, p. 31). La turo superpendas per sia flanko turnita al la Piazza della Signoria proksimume unu metron, ĉar ĝi staras rekte sur la antaŭstara murdenta etaĝo de la palaco. Ĝia masiva kerno tamen transiras la konstruaĵofronton tutplene (pro tio la blindfenestroj supre de la turo). Tiu ĉi tipa formo de toskana civitopalaco devenas de la baza formo de la gentoturoj, la casa-torre, la turdomoj (Duby, p. 463: „La burĝaj palacoj de la toskanaj urboj [...] estis fakte nenio alia ol romiaj domoj kun internaj kortoj, kiuj estis ŝanĝiĝintaj en fortikaĵojn kaj strebis per siaj turoj en kapturnajn altecojn.“).

Modelo por ci tiu florenca oficpalaco estas la Palazzo dei Priori de Volterra, ekkonstruita jam en 1208, kaj la imperiestra kastelo en Prato, konstruita inter 1238 kaj 1249. De ĉi tiu Malnova Palaco deduktiĝas la baza formo de la pli postaj urbaj nobelopalacoj kiel ekzemple la Palaco Mediĉo. La monumenta karaktero de ĉi tiu domo, la fasadoj eksteren efikantaj kiel fermitaj kaj kelkaj arĥitekturaj detaloj, ekzemple la etaĝostrukturado per mallarĝaj kornicostrioj revenis en la nobela palacokonstruo (Zimmermanns, p. 58). Tiu ĉi giganta urbobastiono ne hazarde aspektas kiel fortikaĵo. Ĝi servis laste sed ne balaste al la protekto de la urbaj regantoj kontraŭ atakoj de ribelemaj familiaj gentoj aŭ de kolerega popolamaso.

Duko Kozimo la 1-a faris en 1540/41 la Malnovan Palacon palaco de sia regeco. Li amplekse igis alikonstrui aŭ novigi. Interalie la Salono de la Kvincent estis elkonstruata kiel aŭdiencosalono, kaj multaj apartamentoj estis novkonstruataj respektive aliformataj. Realigantaj artistoj estis unue Baccio Bandinelli kaj Giovanni dell'Opera, poste Giorgio Vasari kun Livio Agresti kaj Giovanni Stradano.

Salono de la Kvincent redakti

 
Salono de la Kvincent

La gigantan Salonon de la Kvincento kun mezuroj de 54 x 22 metroj konstruigis Savonarola. Post la dua ekzilado de la Mediĉoj reformis la resepublikon, kunvokante laŭ venecia modelo grandan konsilantaron el kvincent membroj. La salonon por tio bezonata en 1495 konstruis Antonio da Sangallo la pli aĝa.

Mallonge poste okazis en ĉi tiu salono unika evento por la arthistorio, nome artisma konkurso inter Leonardo da Vinci kaj Mikelanĝelo. La du en 1503 ricevis la komision, elpentri la salonon per du grandaj murpentraĵoj, kies objektoj estu la „Batalo de Anghiari“ (Leonardo) resp. la "Batalo de Cascina" (Mikelanĝelo). Tiu ĉi konkurso inter la ĉefaj artistoj de la renesanco finiĝis ne tre glore, ĉar Leonardo lasis sian verkon nefinita, kaj Mikelanĝelo – verŝajne pro la eksiĝo de Leonardo – ne plu progresis trans la preparlaboroj.[1] Unu kialo por la interrompo eble estus, ke post la ekzekutado de Savonarola la popolkonsilantaro estis malfondata kaj la konstrulaboroj por la Salono de la Kvincent interrompataj.

La studiolo redakti

 
Urbodomo de Fürth

Tipa inventaĵo de la renesanca arĥitekturo estas la tiel nomata studiolostudio, privata erudiciejo de princo – jen tiu de Francisko la 1-a de Mediĉo, kiu ĝin konstruigis laŭ planoj de Vasari en 1570. Tiu ĉi skribejo mezuriĝas nur 8,40 × 3,30 metrojn. Tiaj studioloj kutime entenis selektan ekipaĵon, jen el pentraĵoj kaj etplastikaĵoj de la florenca manierismo. Tien la princo retiriĝis al meditado antaŭ malfacilaj politikaj decidoj aŭ se li volis resti neĝenata je tiklaj vizitoj de certaj sinjorinoj.

La Palaco superstaras la Placon de la Signoria. Antaŭ la ĉefa portalo, la Leonoportalo, staras kiel „pordistoj“ po kopio de Davido de Mikelanĝelo kaj Herkulo kaj Kakoso de Baccio Bandinelli . Suden en direkto al rivero Arno viciĝas malantaŭ la strato Via del Ninna la Uffizi.

Nuntempe la Malnova Palaco estas la urbodomo de Florenco.

La urbodomo de la mezfrankona urbo Fürth (1840/50) kaj tiu de la silezia urbo Oppeln similas al la Palazzo Vecchio.

Referencoj redakti

  1. Carmen Baumbach (eldoninto): Leonardo Da Vinci Master Draftsman: Catalogue to an Exhibition at The Metropolitan Museum of Art 2003 p. 480 (online)

Literaturo redakti

  • Duby, Georges: Die Zeit der Kathedralen. Kunst und Gesellschaft 980-1420. [1976]. Frankfurto ĉe Majno 1992, 2-a eldono 1994
  • Toman, Rolf (eldoninto): Die Kunst der italienischen Renaissance. Architektur – Skulptur – Malerei – Zeichnung. Kolonjo 1994
  • Zimmermanns, Klaus: Florenz. 6-a eldono, Dumont, Kolonjo 2012, ISBN 3-7701-3973-9

Eksteraj ligiloj redakti