Palembang
Palembang estas regiona ĉefurbo (iam reĝa sidejo) kaj riverborda havenurbo en insulo Sumatro en Indonezio. Ĝi estas la administra centro de la provinco Suda Sumatro.
Palembang | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 0711 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 535 952 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 4 106 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 59′ S, 104° 46′ O (mapo)-2.9833333333333104.76444444444Koordinatoj: 2° 59′ S, 104° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 374,03 km² (37 403 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 02° 59′ 27″ N 104° 45′ 52″ O / 2.99083 °N, 104.76444 °O (mapo)
- Areo: 103 km²
- Supermara alteco: 8 m
- Loĝantaro: 1 441 500 en 2000
- Horzono: UTC +7
- Aŭtokodo:
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: +62 711
SituoRedakti
Palembang situas sur nordorienta parto de la insulo Sumatro laŭ rivero.
HistorioRedakti
La unua skriba mencio okazis pri la urbo en 682 post Kristo. Palembang iam estis reĝa sidejo. La regno kontrolis teritoriojn el la nuna Malajzio kaj Indonezio. La arkitektura heredaĵo de nederlanda koloniigo daŭre estas videbla en la urbo.
Operaco Bumerango estis malsukcesa aeratako fare de la Usonaj Aerfortoj (USAAF) kontraŭ instalaĵojn de naftorafinejoj en la Japan-okupaciita Palembango en la nokto de la 10a/11a de aŭgusto 1944 dum la Dua Mondmilito.
TrafikoRedakti
Palembang havas flughavenon. En la urbo malgrandaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Ankaŭ la haveno estas grava. Kelkaj urbanoj trafikas boate.
VidindaĵojRedakti
KlimatoRedakti
Palembang havas tropikan klimaton. La temperaturo estas inter 23-32 ° C. Jare pluvas proksimume po 2000-3000 mm.