Palencia de Negrilla

Palencia de Negrilla estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo . Palencia de Negrilla estas tradukebla etimologie al P. de Nigruleto, sed fakte Negrilla devenas el negrillo, popola nomo por ulmoj: ulmo videblas en la blazono; apude estas alia loĝloko Negrilla de Palencia. Palencia aludas al la deveno de la praloĝantoj post la Reconquista.

Palencia de Negrilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37799
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 145  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 5° 36′ U (mapo)41.093888888889-5.6022222222222Koordinatoj: 41° 6′ N, 5° 36′ U (mapo) [+]
Alto 823 m [+]
Areo 16,36 km² (1 636 ha) [+]
Palencia de Negrilla (Provinco Salamanko)
Palencia de Negrilla (Provinco Salamanko)
DEC
Palencia de Negrilla
Palencia de Negrilla
Situo de Palencia de Negrilla
Palencia de Negrilla (Hispanio)
Palencia de Negrilla (Hispanio)
DEC
Palencia de Negrilla
Palencia de Negrilla
Situo de Palencia de Negrilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palencia de Negrilla [+]
vdr
Turo de la preĝejo.
Ĉefa pordego de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 155 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 18 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj sed ĉefe lentoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti