Paliĉ
Paliĉ (serbe Палић, hungare Palics, germane Palitsch, kroate Palić) estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka, en municipo de Subotica.
Paliĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 24413 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 6′ N, 19° 46′ O (mapo)46.10305555555619.758611111111Koordinatoj: 46° 6′ N, 19° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 99 m [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Palić [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Paliĉ situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Subotica-Szeged. Subotica troviĝas 8 km-ojn for. Apud Paliĉ troviĝas lago havanta la saman nomon Paliĉ.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1462 en formo Paly. En la 19-a jarcento oni malkovris kuracan efikon de la lago kaj ankaŭ la ŝlimo. Tiam iĝis ŝatata kaj fama kuracloko kaj feriejo. Ĝis fine de la 1-a mondmilito Paliĉ apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la urbon kaj ĝis 1945 apartenis al Hungario. Nuntempe la turismo estas la plej grava por la urbo.
Demografio redakti
1991 | 2002 | |
---|---|---|
hungaroj | 4562 (61,86%) | 4178 (53,94%) |
serboj | 886 (12,01%) | 1930 (24,92%) |
kroatoj | 359 (4,87%) | 399 (5,15%) |
jugoslavianoj | 924 (12,53% | 351 (4,53%) |
sudslavoj | 342 (4,64%) | 335 (4,33%) |
montenegranoj | 46 (0,62%) | 39 (0,50%) |
macedonoj | 34 (0,46%) | 31 (0,40%) |
germanoj | 12 (0,16%) | 19 (0,25%) |
albanoj | 5 (0,07%) | 16 (0,21%) |
ciganoj | 1 (0,01%) | 9 (0,12%) |
slovenoj | 17 (0,23%) | 8 (0,10%) |
rumanoj | 3 (0,04%) | 4 (0,05%) |
rutenoj | 9 (0,12%) | 3 (0,04%) |
ukrainoj | 0 (0,00%) | 2 (0,03%) |
bulgaroj | 3 (0,04%) | 1 (0,01%) |
slovakoj | 3 (0,04%) | 1 (0,01%) |
ĉeĥoj | 1 (0,01%) | 1 (0,01%) |
judoj | 3 (0,04%) | 0 (0,00%) |
poloj | 4 (0,05%) | 0 (0,00%) |
rusoj | 2 (0,03%) | 0 (0,00%) |
kaj aliaj |
Vidindaĵoj redakti
- lago
- bestoĝardeno