Palla di Onorio STROZZI (n. en 1372 - m. la 8-an de majo 1462) estis itala bankisto, politikisto, filozofo kaj filologo. Li naskiĝis en Florenco, ene de la riĉa familio Strozzi, kaj estis edukita de humanistoj, kiuj lernigis al li la grekan kaj latinan lingvojn. Li cetere arigis vastan kolekton de raraj libroj.

Ekde la aĝo 60, kune kun Rinaldo degli Albizzi, li fariĝis la estro de la politika opozicio kontraŭ Kosimo de Mediĉo, kiu kvazaŭe regis Florencon. Ili estis unue sukcesaj, kaj povis enkarcerigi Kosimon kaj sekve ekziligi lin en 1433. Kiam Kosimo revenis, la familioj Strozzi kaj Albizi estis tamen siavice ekziligitaj. Palla transloĝiĝis en 1434 al Padua, kie li preparis planon por rekonkeri sian naskiĝurbon, sed sensukcese.

Li mortis en 1462, heredigante sian libraron al la monaĥejo Santa Giustina. Liaj idoj daŭre enloĝiĝis en Ferrara.