Palmĝardeno Frankfurto

La „Palmengarten“ (en esperanto: la „Palma Ĝardeno“) estas unu el du botanika ĝardenoj en Frankfurto ĉe Majno. Ĝi situas en la urboparto Westend. Kun 22 ha ĝi estas unu el la plej grandaj tiuspecaj ĝardenoj en Germanio.

Palmĝardeno Frankfurto
Palmengarten
botanika ĝardeno [+]

LandoGermanio
Federacia landoHesio
MunicipoFrankfurto
Koordinatoj50° 7′ 24″ N, 8° 39′ 29″ O (mapo)50.12338.65806Koordinatoj: 50° 7′ 24″ N, 8° 39′ 29″ O (mapo) [+]

Palmĝardeno Frankfurto (Hesio)
Palmĝardeno Frankfurto (Hesio)
DEC
Palmĝardeno Frankfurto
Palmĝardeno Frankfurto

Palmĝardeno Frankfurto (Germanio)
Palmĝardeno Frankfurto (Germanio)
DEC
Palmĝardeno Frankfurto
Palmĝardeno Frankfurto
Map
Palmĝardeno Frankfurto
Vikimedia Komunejo:  Palmengarten Frankfurt [+]
vdr
ĉefa enirejo al la palma ĝardeno de Frankfurto
kaj societa domo (Gesellschaftshaus) de la ĝardeno (ĉ. 1900)
Ĉefa enirejo de la palmĝardeno ĉe Siesmayer-strato (2010)
Enirbileto al la palmĝardeno 1875
Ekstera aspekto de la societa domo (post la restaŭrado) en septembro 2012
Festsalono post la renovigado en septembro 2012
Ĵazo en la palmĝardeno
Dezerta domo (2005)
Impresoj el la palmĝardeno (2004)

Rekte je la nordorienta angulo de la palmĝardeno etendiĝas la Botanika Ĝardeno Frankfurto, kiu apartenas al la fakdepartemento pri biosciencoj de la Johann Wolfgang Goethe-Universitato de Frankfurto. Same en tuja najbareco estas la Grüneburgpark. Tiuj tri gardenoj formas la plej grandan verdejon de la urbo. La palmĝardeno Frankfurto estas membro de BioFrankfurt, la retejo por biodiverseco.

Historio redakti

En 1871 malfermiĝis la ĝardeno. Kiel multaj vidindaĵoj de la urbo la iniciativo venis de la civitanoj. Fondiĝis societo en 1868 por aĉeti la tropikajn arbojn kaj plantokolektojn de la oranĝerio, kiu tiutempe ofertas al vendo duko Adolf von Nassau (la pli posta grandduko de Luksemburgo) de sia residenco de kastelo Biebrich. La novfondita societo celis konstrui publikan parkon. La ĝardenfakulo Heinrich Siesmayer[1]. ricevis la taskon vendi la plantokolekton. Li sukcesis interesigi la "Verein für die Förderung des öffentlichen Verkehrslebens in Frankfurt" (esperante: „Societo por la promociado de la publikaj transporto de Frankfurto“) pri la valoraj plantokolektoj. Je la 6a de majo 1868 formiĝis komitato por aĉeti la „vintrajn ĝardenojn de Biebrich“. Fondiĝis akcia kompanio, kiu daŭrigis la ideojn de Siesmayer rilate la konstruo de "Südpalast". Leopold Sonnemann, la fondinto de la Frankfurter Zeitung, energie subtenis la ideon. Tre rapide vendiĝis akcioj en valoro de 300.000 guldenoj kaj en majo 1869 fondiĝis la „Palmengarten-Gesellschaft“ (esperante: „palmĝardena societo“). Jam la 16an de marto 1871 Siesmayer povis malfermi la „palmĝardenon,“ kiun li kreis laŭ francaj kaj anglaj modeloj. [2] Kiel ekzemplo por Siemayer servs la la halojn de Galerie des Machines de la Mondekspozicio en Parizo de la jaro 1867. [3] kaj la Parc des Buttes-Chaumont. Siesmayerrestis ĝardendirektoro ĝis 1886. Lia sekvanto estisĝis 1923 August Siebert. Li konstruigis inter 1905 kaj 1906 novajn grandajn plantdomojn kaj plifortigis la sciencan orientiĝon de la ĝardeno. Honore al li la strato oriente de la ĝardeno ricevis lian nomon en la 1940aj jaroj.[4]

La plej grandan parton de la areo disponigis la urbo Frankfurto. Ĝi doni la terenon por 99 jaroj kiel hereda farmado, sciante jam en 1884 ke la rajto je la tereno reakirus la urbon mem. Antaŭ ĉio la areo "Neugarten" oni uzis por sportaj aktivecoj (teniso, Kroketo, bicikla vetkuro). La palmoĝardeno fariĝis baldaŭ la socia centro de Frankfurto. Okazis tamen ankaŭ malsukcesoj kiel la incendio dum la nokto de la 10a ĝis la 11a de aŭgusto1877. la societa domo forbruliĝis tiam. La unua mondmilito malbonigis la financan situacion de la palmĝardeno kaj ties Ak draste. En la 1920a jaroj la influo de la urbo kreskis pli kaj pli. Konstrudecernento Ernst May anstataŭas en 1929 per moderna konstruaĵo la societan domon. Arĥitekto estis Martin Elsaesser. Je la 1a de junio 1931 la urbo Frankfurto transprenis la ĝardenon. La urbo planas evoluado de la palmĝardeno al publika parko. Dum la ekonomia krizo oni ŝanĝkonstuis la areon por havi laboron al la multaj senlaboruloj. Tiam oni perdis kelkajn konstruaĵojn de la ĝardeno, kiel al ĉenponto super la granda lago kaj la „Schweizerhaus“ (t.e. svisstila domo). Pro la milito oni malanoncis la por 1941 planitan Internacian Ĝardenekspozion. Inter la 12a kaj la 13a de septembro 1944 elbruliĝis la okcidentan alon de la societa domo.

Post la dua mondmilitola palmĝardeno apartenis de 1945 ĝis 1948 al la barita regiono de la usona okupacia potenco. Poste la civitanoj rajtas eniri la ĝardenon iom post iom. La urbo administrejo retransprenis la ĝarendon la 14an de julio 1953. Nur en 1954 oni sukcesis forigi la plej gravajn militajn detruojn.

En 1972 la parka trajno Palmen-Express', akumulatore movigita mallarĝspura trajno kun rellarĝeco de 600 mm kaj itinero de 650 m, malfermiĝis. Tiu trajno kunligas de tiam la ĉefajn vidindaĵojn de la palmĝardeno.

En la 1980aj jaroj la malnovaj votrodomoj estas renovigataj kaj vico da novaj ekspoziciajn domojn estas konstruataj, inte alia la „Tropicarium“ (t.e vitrodomo por tropikaj plantoj) kaj „ Subantarktishaus“ (t.e. domo por subantarktaj plantoj). Sub akraj protestoj de la konsternitoj oöa tenisludejo translokiĝis al Frankfurt-Eschersheim. En 1992 la konstrulaboroj finiĝis.

En 2002 la societa domo fermiĝis pro kadukiĝo [5] La urbo promeis en novembro 2005 la financajn rimedojn por la ĝisfunda renovigo de la konstruaĵo kaj oni planis komenci la konstrulaborojn en 2006.[5] En 2008 la konstruaĵo estu preta, sed la laboroj prokrastiĝis pro juraj kvereloj pri la eŭropunivasta dono de la laboroj.[6] Finfine la renovigajn konstruojn komencis en aprilo 2011.[7] Oni nun planas la remalfermon por aŭtuno 2011.[8] Nova prokrasto okazis pro malkovritaj damaĝojn ĉe la konstruaxo.[9] Finfine en septembro 2012 la societa domo malfermiĝis. La nenovigaj kostoj sumiĝas je 40 milionoj de Eŭroj.[10]

Aranĝo redakti

La eksponaĵoj troviĝas, depende de ilia deveno, en la libera areo aŭ en klimatigitaj plantdomoj. En la vitraj plantdomoj troviĝas multaj tropikaj kaj subtropikaj plantoj. Oni ankaŭ povas spekti subarktan pejzaĝon en la vitropavilono kaj du dezertaj pejzaĝaojn. La palmĝarendo ofertas tutjare specialajn ekspoziciojn

Eventoj redakti

  • Je la 6an de junio 1897 okazis unuafoje aportfesto en la almĝardeno. Intertempe tiu festo estas unu el la plaj gravaj en Germanio.
  • ekde 1931 oni festas la „Rosen- und Lichterfest“ (t.e. „roz- kaj lumfesto“).
  • La de Werner Wunderlich fondita koncertserio „Ĵazo en la palmĝardeno“ okazas ekde 1959 ĉiusemere. Ĝi estas la „plej malnova serio de liberaera ĵazo“ de la mondo. Albert Mangelsdorff, kiu je la 3a de julio 1959 ludis sur la unua koncerto, surscenejigis ĝis 2004 ĉiujare.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Sabine Börchers: Wo Frankfurts Bürger feiern. Das Gesellschaftshaus im Palmengarten. Societäts-Verlag, Frankfurt am Main 2012, ISBN 978-3-942921-83-1.
  • Beate Taudte-Repp: Der Palmengarten. Ein Führer durch Frankfurts grüne Oase. Societäts-Verlag, Frankfurt am Main 2005.
  • Gustav Schoser: Eine Welt der Pflanzen – Palmengarten Frankfurt – a world of plants. Freunde des Palmengartens, Frankfurt am Main 1995, ISBN 3-00-000417-3.
  • Bernd Hertle: Die Gehölze im Freiland des Palmengartens. Mit einem Vorwort von Gustav Schoser sowie Beiträgen von Martina Jacobi und anderen. Palmengarten, Frankfurt am Main 1990, 264 S.
  • August Siebert: Der Palmengarten zu Frankfurt a. M. Verlagsbuchhandlung Paul Parey, Frankfurt 1895, Digitalisat.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Siesmayer ankaŭ kreis Parkon Hohenrode en Nordhausen.
  2. Geschichte des Palmengartens Arkivigite je 2006-12-09 per la retarkivo Wayback Machine im Web-Auftritt des Palmengartens. 28a Februaro 1999 sowie Schoser a.a.O. S 10
  3. schulserver.hessen.de: Hessenkolleg Wiesbaden: Projekt Flora Arkivigite je 2010-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, Zugriff am 1. Januar 2012
  4. Schoser a.a.O. S 12
  5. 5,0 5,1 Historischer Festsaal des Palmengartens wird rekonstruiert, FAZ, 5. November 2005
  6. Tobias Rösmann: Palmengarten: Stillstand im Gesellschaftshaus, faz.net, 3. September 2008, Zugriff am 1. Januar 2012
  7. Frankfurter Rundschau 24. April 2009
  8. frankfurt-tourismus.de, 15. Juni 2011. Arkivita el la originalo je 2012-08-03. Alirita 2013-06-20.
  9. Hans Riebsamen: Palmengarten: Hausschwamm verzögert die Sanierung, faz.net, 27. Dezember 2011, Zugriff am 1. Januar 2012
  10. Frankfurts glänzendes Herz[rompita ligilo], FNP, 2. September 2012