Palmira (Kolombio)

urbo en Kolombio

Palmira estas urbego, diocezo kaj tre signifa universitata urbo en Kolombio, en departemento Valo de Kaŭko.

Palmira
Palmira Valle Del Cauca.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.palmira.gov.co [+]
Demografio
Loĝantaro 349 294  (2018) [+]
Loĝdenso 311 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 32′ N, 76° 18′ U (mapo)3.5347222222222-76.295555555556Koordinatoj: 3° 32′ N, 76° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 001 m [+]
Areo 1123 km² ( 112 300 ha) [+]
Situo de Palmira
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Palmira, Valle del Cauca [+]
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

 
Vido en Palmira

GeografioRedakti

Palmira troviĝas sur altebenaĵo en valo de rivero en la sudokcidenta parto de la lando. Santiago de Cali troviĝas 27 km.

 
Katedralo de Palmira

HistorioRedakti

Palmira estis fondita en 1688, laŭ alia informo en 1813 laŭ tiama nomo Villa de las Palmas. En 1911 oni entreprenis konstruon de la vojo tra la kanjono, sed ĝi estis neniam kompletigita. La urbo longe estis grava agrikultura kaj brutara centro.

EkonomioRedakti

Palmira estas "agrikultura ĉefurbo de Kolombio". Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo tabakojn, kafojn, sukerkanojn, rizojn, maizojn kaj grenojn. La forbruligo de la rubkano estas ĉeffonto de la aerpoluo en la urbego.

KlimatoRedakti

 
Konstruaĵo en Palmira
 
Palaco en Palmira
 
Sukerkanoj apud Palmira

En Palmira la averaĝa temperaturo estas 23 °C.

TrafikoRedakti

Palmira estas atingebla laŭ ŝoseoj (eĉ trairas Tut-Amerika Ŝoseo), fervojoj, krome internacia flughaveno funkcias. La flughaveno estas apartenaĵo de Santiago de Cali, tamen en proksimeco de Palmira situas. La plej ofta metodo de la civitanoj por trafiki enurbe estas la biciklo kaj motorciklo. Blankaj armeaj ĉaroj funkcias por turistoj.

VidindaĵojRedakti

Palmira estas konata pri siaj parkoj. Signifa vidindaĵo estas la katedralo.

FontojRedakti