Malfermi la ĉefan menuon

Arekacoj

(Alidirektita el Palmo)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arekacoj
Cocos nucifera
Cocos nucifera
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Arekacoj Arecaceae
Schultz-Schultzenstein
Genroj

Multaj; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Arekacojpalmoj (Arecaceae, pli frue PalmaePalmaceae) estas planta familio de angiospermoj (Magnoliophyta) kaj la sola familio de la ordo de Arekaloj, kiu jam estis disvastiĝanta antaŭ ĉirkaŭ 70 milionojn da jaroj en la kretotempo. Ili estas plurjaraj, unuseksaj aŭ hermafroditaj, lignecaj plantoj, kun karakterizaj folitufo. La palmoj apartenas al la unukotiledonaj florplantoj kaj pliiĝas per semoj. La familio de la palmoj havas laŭ aktuala taksado ĉirkaŭ 200 genrojn kun ĉirkaŭ 2600 specioj. La infloresko estas spadiko, kovrita parte per spato, la folio estas kunmetita aŭ dividita.

Inter la palmacoj troviĝas la plej longa folio (25 metroj ĉe palmoj de genro Raphia), la plej granda grajno (ĝis 20 kg ĉe Sejŝelpalmo), same kiel la plej granda infloresko (ĉe genro Corypha kun 10 milionoj floroj je infloresko) de la planta regno.

DisvastiĝoRedakti

La palmoj preferas la akvoriĉajn kaj varmajn regionojn, tiel ili troviĝas plej ofte en la tropikoj kaj subtropikoj, en pli malvarmetaj regionoj kreskas nur kelkaj specioj, ekz. la mielpalmo. Ĝi kreskas ĝis super marnivelo de 4000 metroj.

Genroj kaj speciojRedakti

SistematikoRedakti

 
subfamilio Calamoideae: Raphia australis
 
subfamilio Nypoideae: Nypa fruticans
 
subfamilio Coryphoideae: nanopalmo
(Chamaerops humilis)
 
subfamilio Coryphoideae: Washingtonia filifera
 
subfamilio Coryphoideae: Brahea armata
 
subfamilio Ceroxyloideae: Ravenea rivularis
 
subfamilio Arecoideae: Kuba reĝapalmo (Roystonea regia)
 
subfamilio Arecoideae: Dictyosperma album

La familia nomo Arecaceae estis publikigita en 1820 fare de Friedrich von Berchtold kaj Jan Svatopluk Presl en O Prirozenosti Rostlin, paĝo 266. La malnova familia nomo Palmae estis publikigita en 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 37, .[1][2]

La sistematiko de la Arekacoj estis en la lastaj jaroj molekulgenetike esplorita, ĉe kiu multaj longe ekzistantaj grupoj estis konfirmitaj. 2005 estis publikigita resuman klasifikadon de la familio.[3] La ĉi tie uzata sistematiko estas malgrave ŝanĝita versio publikigita en Genera Palmarum en la jaro 2008:[4]

  • subfamilio Nypoideae

UzadoRedakti

Palmo estas valora kultivplanto en multaj regionoj. Oni povas ties parton multflanke eluzi, prilabori:

nutraĵoRedakti

Ĉe ĉirkaŭ 100 palmoj, la fruktoj estas manĝeblaj (daktilpalmo, palmirpalmo); ĉe aliaj specioj manĝeblas parto de frukto (kokosnukso, betelnukso, palmirpalmo). La manĝebla parto de palmtrunko estas nomata ankaŭ palmokoro, el la interno de palmotrunko de kelkaj specioj estas elgajnebla sagoo. La suko (kaj eĉ la fruktokarno) de la palmoj estas uzeblaj por produkti trinkaĵojn aŭ esktrakti el ili sukeron. Per ties fermentado estiĝas palmovino. Kelkaj palmaj floroj allogas abelojn, tiel oni povas kolekti palmomielon.

Aliaj materialojRedakti

Oni povas ankaŭ fari materialojn kiel palmofibroj, palmoleoj kaj palmovaksoj, "planta eburo" (el la „Phytelephas”-specioj).

KonstrumaterialojRedakti

En multaj landoj, palmo estas bazmaterialo por domkonstruo, kiam oni uzas la trunkojn kiel lignon kaj la akvoforkondukajn foliojn al la tegmento. Oni produktas el rotangpalmo la ratan-meblojn.

Eksteraj ligilojRedakti


  1. Arekacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  2. The name "Palmaceae" is not accepted because the name Arecaceae (and its acceptable alternative Palmae, ICBN Art. 18.5 Archived 2006-05-24 at the Wayback Machine) are conserved over other names for the palm family.
  3. John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: A New Phylogenetic Classification of the Palm Family, Arecaceae. Kew Bulletin, volumeno 60, 2005, paĝoj 559–569. (JSTOR)
  4. John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: Genera Palmarum. The Evolution and Classification of Palms. dua eldono. Royal Botanic Gardens, Kew 2008, ISBN 978-1-84246-182-2, S. 138 f.
  5. Rodrigo Bernal, Gloria Galeano: Sabinaria, A New Genus of Palms (Cryosophileae, Coryphoideae, Arecaceae) from the Colombia-Panama border. en: Phytotaxa. volumeno 144 (2), 2013. paĝoj. 27–44.