Palmstrando (Arubo)

(Alidirektita el Palmstrando)

Palmstrando (angle Palm Beach) estas loĝloko kaj strando sur la insulo Arubo. Ĉe Palmstrando situas la plej grandaj hoteloj de la insulo, ĝi ankaŭ nomigas "Highrise-area" (Altleviĝa areo), pro la fakto ke la plej multaj hoteloj establiĝis en (por arubaj konceptoj) altkonstruaĵoj. Flanke de la Highrise-area ankaŭ estas Lowrise-area (Malaltleviĝa areo). Palmstrando estas la plej populara banloko de Arubo.

Palmstrando
setlejoplaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 34′ N, 70° 2′ U (mapo)12.566666666667-70.033333333333Koordinatoj: 12° 34′ N, 70° 2′ U (mapo) [+]
Palmstrando (Arubo)
Palmstrando (Arubo)
DEC
Palmstrando
Palmstrando
Situo de Palmstrando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palm Beach, Aruba [+]
vdr
Palmstrando
Altaj hoteloj

Flanke de la grandaj hoteloj ĉe la strando dum la lastaj jaroj oni konstruis kelkajn vendejarojn.

Krom turistejo Palmstrando ankaŭ estas loĝloko sur Arubo. Ĝi situas iom okcidente de la loĝloko Noord kaj ĉe unu el la sep ĉefvojoj de Arubo ankaŭ la ununura 4-lena vojo. Palmstrando ankaŭ atingeblas per buslinio de Arubus kiu ĉiuhore veturas kvarfoje de kaj al la aŭtobusostacio de Oranjestado. En Palmstrando ĉefe konstruiĝis vilaoj.