Palomas (Badajoz)

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Palomas (Kolomboj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. En la romano de Felipe Trigo nome El médico rural (La rura kuracisto) la unua duono de la agado okazas en eta vilaĝo nome Palomas kiu ne nepre devas rilati al tiu.

Palomas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06476
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 657  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 42′ N, 6° 8′ U (mapo)38.6925-6.1341666666667Koordinatoj: 38° 42′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 326 m [+]
Areo 40,5 km² (4 050 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Palomas (Hispanio)
Palomas (Hispanio)
DEC
Palomas
Palomas
Situo de Palomas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palomas (Badajoz) [+]
vdr
Blazono de la vilaĝo kun la kruco de la Ordeno de Santiago

La loĝantoj nomiĝas palomeños. La censita populacio en 2008 estis de 691 loĝantoj.

Situo redakti

Palomas estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 326 m; je 90 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40,5 km². Ĝi estas en la komarko Tierra de Barros.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj kaj olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj).

Historio redakti

La zono estis loĝata de araboj, kie atestas la arkitekturaj restaĵoj de la posteuloj, tio estas mudeĥaroj: la turo kaj fasado de la preĝejo estas belega montro de tiu stilo. Krome estis mezepoka ponto en la sudo de la vilaĝo.

Laŭ Vicente Navarro del Castillo iris al Ameriko kvin de la loĝantoj kiuj ricevis permeson trapasi al la insulo de Kubo. El ili Juan Esteban Vasco estis grava konkeranto kaj fondinto de la teritorioj de la Andoj kie estas la nunaj Kolombio kaj Venezuelo, kie li helpis fondi la urbon de Mérida.