Palopo estas marhavena urbego en insulo Sulaveso, en provinco Suda Sulaveso en Indonezio. Palopo konsistas el 9 distriktoj.

Trafikiloj en Palopo
Trafikiloj en Palopo
Palopo
urbo de Indonezio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 180 130  (2015) [+]
Loĝdenso 728 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 0′ S, 120° 12′ O (mapo)-3120.2Koordinatoj: 3° 0′ S, 120° 12′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 247,52 km² (24 752 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Palopo (Indonezio)
Palopo (Indonezio)
DEC
Palopo
Palopo
Situo de Palopo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palopo [+]
vdr
Merkato de Palopo ekstere

Geografio redakti

Palopo situas en norda parto de la insulo laŭ golfo. Provinca ĉefurbo Makassar troviĝas 252, Balikpapan 420, Bitung 743, Denpasar 835, Surabajo 950, Semarang 1168, Jogjakarto 1211, Bandungo 1458, ĉefurbo Ĝakarto 1522, Palembang 1713, Bandar Lampung 1676, Batam 1852, Pekanbaru 2119, Medano 2500, Banda Aceh 2921 kilometrojn (aere) [1].

 
Merkato de Palopo interne

Historio redakti

Palopo estis fondita ĉirkaŭ 1620, kiel parto de islama sultanlando. En la 19-a jarcento la urbeto estis centro de komerco pri kafoj kaj sklavoj. La sola okcidenta vizitanto de Palopo estis James Brook (pli posta raĝo de Saravako), kiu priskribis ĝin en la 1830-aj jaroj kiel "mizeran urbon, konsistante el proksimume 300 kadukaj domaĉoj". Nederlanda aneksado okazis en 1905, kiun sekvis la japana dominado inter 1942-1945. Palopo urbiĝis en 2002.

Religioj redakti

Islamo (84,53%) estas la ĉefa religio en Palopo, krome ekzistas protestantismo (13,26%), katolikismo (1,45%), hinduismo (0,33%), budhismo (0,22%) kaj konfuceanismo.

Trafiko redakti

Palopo havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo, krome kuras vojo al interno de la insulo. Menciindas la marhaveno kaj flughaveno.

 
Flughaveno

Klimato redakti

Palopo havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2550 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vididindaĵoj redakti

En Palopo troviĝas la plej malnova moskeo de la regiono.

Fontoj redakti

  • WikiTrans