Pamela Sargent

usona verkisto

Pamela Sargent (naskiĝis la 20-an de marto 1948) estas usona verkistino kaj eldonisto de feminista sciencfikcia romanoj.

Pamela Sargent
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1948 (1948-03-20) (75-jaraĝa)
en Ithaca
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Binghamton vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi frue komencis skribadi kiam ŝi studis por magistreco je klasika filozofio, kiun ŝi sukcese trapasis. Ŝi estis rimarkita pro romanaro sia koncerne la teroformigo de Venuso kiun oni kutimas kompari kun la romanserio de Kim Stanley Robinson pri Marso, kiu estas pli nova. Ŝi kunlaboris kun Georges Zebrowski pri kelkaj romanoj de Star Trek. Ŝi ankaŭ verkis kelkajn ukroniojn. Ŝi pritraktis multajn temojn, kun varia sukceso. Ŝi estas konsiderita «feministo» ĉar ŝi eldonis malsamajn antologiojn por valorigi verkistinajn kontribuojn al sciencfikcio; Sed ankaŭ ĉar kelkaj el siaj verkoj pritraktas la rolojn de viroj kaj virinoj en la socio, kiel ekzemple The Shore of Women (La Marbordo de la Virinoj) en kiu viroj kaj virinoj vivadas en du limdifinitaj areoj sen neniam vidi unu la alian, la virinoj izolitaj en malgrandaj enmurigitaj poŝoj sed posedante teknologiaro, kaj la viroj vojmigrante en vasta sovaĝa vivmedio kie ili devas lukti por postvivi. Okaze de tiu libro, ŝi tuŝas la povrilatojn inter la homaj genroj, la primaraj instinktoj intrinseka al ĉiuj homoj sed klopodas pluesti akceptema al legantoj per amrakonto.

Por la ensemblo de sia verkaro, Pamela Sargent ricevis Premio Nebulozo.

Bibliografio redakti

Libroj redakti

Aperjaro Titolo Notoj
1976 Cloned Lives alinomita White Death Novelaro
1977 Starshadows Novelaro
1979 Sudden Star
1980 Watchstar Trilogio Watchstar n-ro 1
1982 The Golden Space Novelaro
1983 The Alien Upstairs
1983 Earthseed Trilogio Seed n-ro 1
1984 Eye of the Comet Trilogio Watchstar n-ro 2
1984 Homesmind Trilogio Watchstar n-ro 3
1986 Venus of Dreams Trilogio Venus n-ro 1
1986 The Shore of Women
1988 Venus of Shadows Trilogio Venus n-ro 2
1988 The Shore of Women
1993 Ruler of the Sky: A Novel of Genghis Khan
1996 Star Trek: The Next Generation - A Fury Scorned Kontribuo kunlabore kun George Zebrowski
1997 Star Trek: The Original Series - Heart of the Sun Kontribuo kunlabore kun George Zebrowski
1998 Climb the Wind: A Novel of Another America
1998 Firebrands: The Heroines of Science Fiction and Fantasy Nefikcio
1997 Star Trek: The Original Series - Across the Universe Kontribuo kunlabore kun George Zebrowski
2000 Child of Venus Trilogio Venus n-ro 3
2002 The Mountain Cage and Other Stories Novelaro
2003 Eye of Flames: Fantasies Novelaro
2003 Star Trek: The Original Series - Garth of Izar Kontribuo kunlabore kun George Zebrowski
2004 Thumbsprint Novelaro
2007 Farseed Trilogio Seed n-ro 2

Antologioj redakti

  • Women of Wonder (1975)
  • More Women of Wonder (1976)
  • Bio-Futures (1976)
  • The New Women of Wonder (1978)
  • Afterlives (1986) kun Ian Watson
  • Women of Wonder: The Classic Years (1996)
  • Women of Wonder: The Contemporary Years (1996)
  • Conqueror Fantastic (2004)

Eksteraj ligiloj redakti