Panĝaba lingvo

hind-arja lingvo, parolata en Panĝabio, kiu estas nun dividita inter Barato kaj Pakistano
(Alidirektita el Panĝaba)

La panĝaba (en gurumukhi: ਪੰਜਾਬੀ, en shahamukhi پنجابی) estas hindeŭropa lingvo, kiun oni ĉefe parolas en regiono Panĝabio en Sudazio.

panĝaba
moderna lingvonatura lingvo
Punjabi dialects and languages
Parolata en Barato, Pakistano
Parolantoj 125 000 000
Denaskaj parolantoj >90 milionoj
Skribo Araba skribo, Gurmuka skribo, Devanagara skribo
Oficiala statuso
Reguligita de Department of Languages, Punjab, Punjab Institute of Language, Art, and Culture
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 pan
  ISO 639-3 pan
  SIL PAN
Angla nomo Punjabi
Franca nomo pendjabi
vdr

Disvastigo redakti

Laŭ la popolnombrado en Pakistano (2020) kaj Barato (2023), pli ol 140 miliono da personoj parolas panĝaban kiel gepatran lingvon. Sekve, panĝaba estas la 11-a plej populara lingvo en la mondo.[1]

Datumoj de la censo en 2011 eldonitaj la panĝaba estas la tria plej parolata lingvo en Britio, kie ĝi estas instruata je niveloj GCSE kaj A[2].

Skriboj redakti

La lingvo havas du skribojn: Gurumuĥi, skribatan de dekstre maldekstren kaj uzatan ĉefe en Barato, kaj Ŝakmuĥi, skribatan dekstren de maldekstre kaj uzatan en Pakistano. Dum la parola lingvo estas sufiĉe simila, estas grandaj diferencoj en skribo, kio kaŭzis la kreadon de du apartaj Vikipedioj Panĝaba Vikipedio (en Gurmuĥi-skribo) kaj Okcidentpanĝaba Vikipedio (por Ŝahmuĥi-skribo). Ekde la 2010-aj jaroj la Panĝaba Universitato evoluigas ilon de skriba interproksimiĝo nomitan Sangam (unio)[2].

Statuso redakti

Oni agnoskas la lingvon en Barato; en barata Panĝabo kaj urbo Ĉandigaro, ĝi havas oficialan staton. En Pakistano ĝi ne havas oficialan statuson kaj nek estas instruata eĉ en lernejoj, kvankam panĝaboj konsistigas 60% de la loĝantaro[2][3].

Uzado redakti

Ekde decembro 2013, la panĝaba lingvo en la Gurmuĥi-skribo estas subtenata de Guglo-tradukilo. Alireblas instrumento pri altkvalita optika rekono de literoj. En 2017 BBC lanĉis sian servon en la panĝaba[2].

Fonetiko redakti

La panĝaba estas tona lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti