Panĝabo (Barato)
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Panĝabo, Panĝabo (Pakistano) kaj Panĝabio. |
Panĝabo (en gurmukhi: ਪੰਜਾਬ, en shahmukhi: پنجاب, hindie पंजाब, angle Punjab) estas eta, prospera, federacia ŝtato en la nordo de Barato[1], kiu limas kun Pakistano en la okcidento, kun Kaŝmiro en la nordo, kaj Himachal Pradesh en la oriento, Haryana en la sudo kaj sudoriento kaj Raĝastano en la sudo. Chandigarh estas la ĉefurbo de la ŝtato.
Panĝabo | |
---|---|
Origina nomo | panĝabe ਪੰਜਾਬ hindie पंजाब |
Administrado | |
Administra centro | Ĉandigaro |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 27 743 338 |
Geografio | |
Areo | 50,362 km² (5 036,2 ha) |
![]() Panĝabo sur la mapo de {{{Apartenas}}} | |
Geografia situo | 30° 46′ 0″ N, 75° 28′ 0″ O (mapo)30.76666666666775.466666666667Koordinatoj: 30° 46′ 0″ N, 75° 28′ 0″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC +5:30 |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-PB |
Eksteraj paĝoj | |
www.punjabgovt.gov.in [+] | |
La kategorio en la Komunejo | Panĝabo (Barato) [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabetismo | 30,05 % |
Loka lingvo | Panĝaba lingvo |
Teritoria OrganizadoRedakti
La ŝtato dividiĝas en tri regionoj, kiuj nomiĝas kiel Malwa, Doaba kaj Majha. Laŭ la Barata Popolnombrado de 2001, estas 14 urboj kaj 157 urbetoj en la ŝtato.[2]
Por administraj celoj, la ŝtato plie dividiĝas en 22 distriktoj:
- Amritsar
- Bathinda
- Barnala
- Faridkot
- Fatehgarh Sahib
- Ferozpur
- Gurdaspur
- Hoshiarpur
- Jalandhar
- Kapurthala
- Ludhiana
- Mansa
- Moga
- Muktsar
- Mohali
- Nawanshahr
- Patiala
- Rup Nagar
- Tarn Taran
- Sangrur
- Pathankot
- Fazilka
EkonomioRedakti
Panĝabo okupas orientan parton de la regiono Panĝabio. La regiono estas unu el la plej fekundaj en la tuta mondo. La ĉefa okupo de la lonĝantoj de la ŝtato estas terkultivado kaj plejparte (62.51%), la panĝabanoj loĝas en vilaĝoj.[1]
LingvojRedakti
La panĝaba estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Kvankam panĝaba estas la oficiala kaj la plej populara lingvo, oni ankaŭ parolas hindan kaj anglan. Ĉefe, enmigrantoj parolas la hindan kaj angla estas la prefera lingvo de la edukataj personoj.
ReligiojRedakti
Sikhismo kaj hinduismo estas la ĉefaj religioj. Sikhismo estas la plej populara religio, proksimume 60% lonĝantoj sekvas al sikhismo kaj 37% lonĝantoj estas hinduanoj.[3] Ankaŭ troviĝas islamanoj en la ŝtato kaj islamo estas la ĉefa religio en la urbo Malerkotla.
Inform-fontojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Global Perspectives - Punjab's Prosperity. Imagery for Citizens.
- ↑ State Profile - Regions. Government of Punjab. Arkivigite je 2011-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ State Profile - Fact & Figures. Government of Punjab.