Pan (filmo de 2015)

usona fantasta filmo de 2015

Pan estas usona fantasta filmo aperinta en 2015, reĝisorita de Joe Wright. Ĝi rakontas imaginan antaŭhistorion de la konata legendo de Peter Pan, knabo proksimume 12-jara ne aĝiĝanta, kiu laŭ la legendo en fikcia insulo petole batalas kontraŭ sia malamiko, la sinistra pirata kapitano Hook [huk].

Pan
tridimensia filmo • filmo
Originala titolo Pan
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato monda premiero la 20-an de septembro 2015 en Londono
Ĝenro fantasta filmo, aventura filmo, porinfana filmo, pirata filmo
Kameraado John Mathieson, Seamus McGarvey
Reĝisoro(j) Joe Wright
Produktisto(j) Greg Berlanti • Paul Webster
Scenaro Jason Fuchs
Loko de rakonto Londono
Muziko de John Powell
Ĉefrolantoj
  • Levi Miller: en la rolo de Peter Pan
  • Hugh Jackman: ĉefpirato Nigra Barbo (Blackbeard)
  • Garrett Hedlund: James Hook
  • Rooney Mara: Tiger Lily
  • Amanda Seyfried: Mary (la patrino de Peter)
Produktinta firmao Warner Bros. Pictures · RatPac-Dune Entertainment · Berlanti Productions · Moving Picture Company
IMDb
vdr

Historio redakti

La filma historio komenciĝas, kiam en Londono novnaskita knabo estas deponita antaŭ orfejo, kun noto ke la knabo nomiĝus Peter Pan. 12 jarojn poste komenciĝis la aeraviadila batalo de Anglio, la knaboj en la orfejo aparte malsatas pro la militaj malabundoj de nutraĵoj, kaj miras pro tio ke nokte ripete iuj infanoj malaperas. Peter kaj sia amiko malkovras ke la monaĥinoj nokte super la monaĥejo hisas piratan flagon: sekve pluraj piratoj venas tra la tegmento kaj forkaptas dormantajn infanojn el siaj litoj. Kvankam Peter ne dormas kaj provas kaŝi sin, ankaŭ li forkaptiĝas. La piratoj navigas sur fluganta pirata ŝipo, kaj portas la orfojn al la fikcia insulo Neniamlando.

En tiu insulo la orfoj devas labori en minejo sub premo de la ĉefpirato Nigra Barbo, kiu kolektas miraklajn kristalojn - sekrete por vivteni sin juna. Peter tuj en sia unua labora tago trovas grandan kristalon, protestas kiam gardisto forprenas de li la kristalon kaj estas kondamnita al falo en abismon pro "malrespekto de la aŭtoritatoj". Miloj da minlaboristoj vidas, kiel la knabo falas en la abismon, sed mirakle malaltiĝas sian falan rapidecon tuj antaŭ la grundo kaj videble scipovas flugi. Kapitano Nigra Barbo scias, ke laŭ aŭguro iam "el alia mondo" venus knabo fluganta, kiu iĝus lia kontraŭulo kaj fine neniigus lin, kaj sekve severe enkarceriĝas la knabon. Tiu tamen komune kun juna aventurema ministo Hook, ankaŭ eksa orfa infano forkaptita al la minejo samkiel ĉiuj aliaj ministoj, kaj bonkora kvankam tre tima pirato Smee [smi:] tamen sukcesas fuĝi en la ĉirkaŭan insulan ĝangalon, kie ili renkontas la lokan insulan tribon, kiu samkiel la ĉefpirato rekonas en la knabon la aŭguran savanton de la insulo. La piratoj gvide de Nigra Barbo trovas kaj atakas la indiĝenan vilaĝon, mortigas la tribestron, sed la knabo Peter kun sia vira amiko Hook kaj la tribestridino Tiger Lilly [tajgr lili] sukcesas fuĝi, kaj post aventuroj ĉe krokodilegoj kaj misteraj marvirinoj alvenas en la sekretan grandan kavernon en la feinoj, kie abundas la miraklaj kristaloj kiujn la ĉefpirato Nigra Barbo tiom avidas.

Okazas fulma fina batalo sur du flugantaj ŝipoj inter la triopo Peter, Hook kaj Tiger Lilly, fine helpataj per amaso de miniaturaj feinoj, unuflanke kaj granda plimulto de piratoj gvide de Nigra Barbo aliflanke, kaj la aŭguro pravas: la knabo Peter, kiu nun duafoje en sia vivo sukcesas flugi, ne nur sukcesas savi siajn amikojn, sed venki kaj neniigi la banditan ĉefpiraton Nigra Barbo. Videble Hook kaj Tiger Lilly enamiĝis, kaj la knabo Peter fine malkovras ke li estas la ido de insula princo kaj de patrino, kiu pezkore lasis lin en la orfejo por ke la aŭguro plenumiĝu, kaj poste revenis en la fikcian insulon Neniamlando por ĝis sia morto batali kontraŭ la fipirato Nigra Barbo.

 
Levi Miller en 2016

Fine Peter Pan navigas flugantan ŝipon al Londono, por preni siajn tie restintajn orfajn amikojn al Neniamlando. La amiko de Peter demandas lin, ĉu lia vira amiko Hook ankaŭ estus pirato, kaj Peter saĝe respondas "ne, aŭ... ankoraŭ ne". Tio malfermas la historion al estonta rakonton, en kiu Hook transformiĝus al pirato, batalanta kontraŭ malamikaj eksamikoj Peter kaj Tiger Lilly, kaj jen la tradicia legendo povus komenciĝi...

Aktoroj redakti

Inter la aktoroj aparte elstaris la aŭstralia knabo Levi Miller, kiu en la filmado en somero 2014 estis 11-jara kaj brile plenumis la rolon de timema sed tamen burĝone kuraĝa juna heroo, antaŭ la adolesko, kiu nur en la filmo transformiĝas al la rolo de la petola kaj neniomtima konatulo Peter Pan.