Panajo (hispane kaj tagaloge Panay) estas insulo en la Filipinoj lokigita en la okcidenta parto de la insularo Bisajoj. Politike, ĝi estas dividita en kvar provincojn: Aklano (Aklan), Antiko (Antique), Kapiso (Capiz) kaj Iloilo, ĉiuj en la administra regiono okcidentaj Bisajoj. La insulo situas sudoriente de la insulo de Mindoro kaj nordokcidento de Negroso, disigita de la Gimara Markolo. Sude inter la insuloj Negroso kaj Panajo situas la insula provinco de Gimaroj (Guimaras). Norde estas la Sibuja Maro kaj la insulara provinco Romblono; en la sudokcidento estas la Sulua Maro kaj la Panaja Golfo.

Panajo
la insula silueto
la insula silueto
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Filipinoj
Geografia situo 11° 9′ N, 122° 29′ O (mapo)11.15122.483333333332117Koordinatoj: 11° 9′ N, 122° 29′ O (mapo) f1
Panajo (Filipinoj)
Panajo (Filipinoj)
DEC
Panajo
Panajo

Map

Areo 12 297,1 km² f4
Plej alta loko monto Madias
2 117 mf5
Loĝantaro 3 973 877 (2007)
323 loĝ./km²
Ĉefa loko Iloilo
vdr

Sume la insulo ampleksas areon de 12 297,1 kvadrataj kilometroj. Laŭ censo de la jaro 2007 entute 3 973 877 loĝantoj vivis sur la insularo, kio rezultigas loĝdenson de 330 loĝantoj po km².