Panamkanalaj kluzoj

La kluzoj de la Kanalo de Panamo, kiuj levas la ŝipojn 25,9 m en la plej alta punkto de la Kanalo de Panamo (nome la lago Gatuno), estis tiame unu el la inĝenieraj verkoj plej grandaj siaepoke, duarange nur antaŭ aliaj etapoj de la projekto de la kanalo. Ne estis konstruaĵo el ŝtalbetono komparebla laŭgrande, ĝis la konstruado de la Akvobaraĵo Hoover en la 1930-aj jaroj. La longeco totala de la strukturoj de la kluzoj, inklude la aliron de la muroj, estas de 3 kilometroj (preskaŭ 2 mejloj).

La kluzoj Gatunaj de la Kanalo de Panamo, viditaj al nordo al la Atlantika Oceano.
Diagramo de la Kanalo de Panamo kiu montras la sekvencon de kluzoj kaj de trapasejoj kiujn ŝipo trapasas dum trairas la kanalon.

La kluzoj, kiuj havas totalon de ses etapoj, limigas la maksimuman grandon de la larĝeco de la ŝipoj kiuj povas transiri tra la kanalo, konata kiel Panamax. Ĉiu etapo havas du ĉambrojn de kluzoj, duoblante la kapablon de trafiko funkciebla; kune levas la ŝipojn el marnivelo ĝis alto de 25,9 m (85 futoj).

La kluzoj devas esti ampleksigitaj estontece por permesi ke plia kvanto da kaj ŝipoj pli grandaj povu utiligi la kanalon.

Referencoj redakti

  • Preguntas Frecuentes sobre la Autoridad del Canal de Panamá: [1]
  • Historia del Canal de Panamá, de Ira E. Bennett: [2] en inglés
  • Una historia del Canal de Panamá, La Autoridad del Canal de Panamá: [3] Arkivigite je 2013-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
  • Cemento kaj betono, Konstruantoj de la Kanalo de Panamo, CZ Brats: [4] en angla
  • La Kanalo de Panamo, de kolonelo George W. Goethals: [5] en angla