Panamo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Panamo en la Olimpikoj en 1928, 1948 kaj 1952 partoprenis per unusola sportisto, kaj ekde la jaro 1960 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, sendis verajn teamojn al ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis Panamaj partoprenantoj.

la longosaltisto Irving Saladino en 2008 akiris la unuan kaj ĝis nun solan ormedalon por la panama teamo
La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte tri medalojn: Temas pri ora kaj du bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 110-an rangon. En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino la longosaltisto Irving Saladino akiris la unuan kaj ĝis nun solan ormedalon por la panama teamo.

Kunordigas la teamon la Panama Olimpika Komitato, hispane Comité Olímpico de Panamá, do tutprecize tradukita Olimpika Komitato de Panamo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti