Panatenajoj, helene Panathénaie estas en Antikva Grekio grandaj atenaj festoj honore al diino Atena. Laŭ disponeblaj fontoj por honoro de la diino Pallas Ateno, patronino de la urbo, enkondukis ilin Tezeo, filo de la atena reĝo Egeo. renovigis ilin atena tirano Peisistrato en la jaro 566 a.K.

Kurantoj sur nigrofigura panatenaja vazo - ĉirkaŭ la jaro 530 a.K.

Grandaj Panatenajoj redakti

 
Panatenaja amforo kun diino Atena - pentristo Kleofradés, 490 - 480 a.K.

Grandaj Panatenajoj (greke Panathénaia ta megala) okazadis en la tria jaro de olimpiado (kvarjara periodo inter olimpiaj ludoj), daŭris 6 ĝis 9 tagoj dum monato hekatombaiono, kio estas julio/aŭgusto. La programo estis bunta, orientita je pruvo de universalaj korpaj kaj spiritaj kapabloj. Por honoro de diino Atena okazadis "agonoj" (konkuroj, luktoj, konkursoj) muzikaj, kantaj, recitaj kaj ĉiuj specoj de sportaj turniroj, kiel gimnastaj ekzercoj, hipiaj konkursoj (greke hippikos agón), konkursoj de triremoj (militaj ŝipoj kun tri vicoj da ramistoj) aŭ pirhiĥaj konkuroj (greka milita danco kun armiloj, kantado de batalaj kantoj, kiun prezentis efeboj, („ĵus plenkrekitaj junuloj“). Konkursoj estis antaŭvespere komencantaj per lampadedromio, torĉkuroj.

Ekskluziveco estis konkuro inter familiaraj "filoj" (familiaraj triboj vivantaj kune sur certa teritorio, kreantaj memregantan unuon), kiam ĉiu prezentis siajn plej belajn kaj bravajn virojn, kiuj reprezentis idealon de kalokagacio (ligon de la korpa beleco kaj spirita nobleco en harmonia unueco).

Premioj por venkintoj estis raraj - ora florkrono, tripiedo aŭ riĉe ornamita t.n. panatenaja amforo, plena de la plej bona olivoleo. Kulmino estis solena procesio de ĉiuj urbanoj, kiu eliris de dipila pordego kaj trans la tuta urbo iris al la akropolo. En ĝi sur ŝipo kun radetoj estis veturigata nova solena peplo (greke πέπλος, riĉe ornamita robo, teksita de eminentaj atenaj knabinoj, t.n. ergastinao) por statuo de diino Atena en Partenono. La soleno estis finita per hekatombo (ofero de granda kvanto, origine eĉ cent ekstaŭroj) kaj regalo.

Malgrandaj Panatenajoj redakti

Malgrandaj Panatenajoj (greklingve Panathénaia ta míkra) okazis en aliaj jaroj de olimpiado, dum nur du tagoj. Estis malpli ceremoniaj kaj pli modestaj.

Reflekto en arto redakti

 
Orienta parto de partenona friso kun teksistinoj de peplo, pentelikona marmoro, 445 – 435 a.K.
  • Skulptisto Fidio bildigis panatenajan procesion sur friso partenona celo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Panathénaje en la ĉeĥa Vikipedio.