La Panavia Tornado estas plurfunkcia militaviadilo de armea aviadilo, ekipita per du jetmotoroj. Ĝi servas por ĵeto de bomboj, por batalo kontraŭ aliaj armeaj aviadiloj kaj por akiro de armeaj informoj. La modelo evoluiĝis en Germanio, Britio kaj Italio, kaj uzatas pere de la aerarmeo de tiuj tri landoj kaj de Sauda Arabio.

Panavia Tornado

Tornado IDS de la germania aerarmeo Luftwaffe
Tipo: armea aviadilo por
  • ĵeto de bomboj, por
  • batalo kontraŭ aliaj armeaj aviadiloj kaj por
  • akiro de armeaj informoj
Fabrikanto: Panavia Aircraft
Unua flugo: la 14-an de aŭgusto 1974
Enkonduko: 1980
Produktperiodo: 1973 ĝis 1999
Produktkvanto: 977
vdr

La produkta firmao Panavia Aircraft ekestis el fuzio de la armeaviadilaj departementoj en la konzernoj British Aircraft Corporation (BAC), Messerschmitt-Bölkow-Blohm (MBB) kaj Fiat. Ĝi havas sian centran oficejon en Munkeno.

Submodeloj redakti

La bazaj submodeloj estas Tornado IDS, la norma variaĵo kiel ĵetilo de bomboj, Tornado Recce ("recce" estas anglalingva armea ĵargono por „reconnaissance“, do akiro de informoj), alivorte Tornado IDS ekipata per subaviadila aparataro por fotado kaj celata por akiro de armeaj informoj, Tornado GR.1, GR.2 kaj GR.4, pliaj variaĵoj kiel ĵetiloj de bomboj, el ili la versio Tornado GR.4/GR.4A aldone ricevis antaŭan infraruĝan sensoron, GPS-navigadon kaj novan elektronikan aparataron, krome Tornado ECR (angle Electronic Combat Reconnaissance, do elektronika dumbatala akiro de informoj, produktita de 1990 ĝis 1992, kaj Tornado ADV (angle Air Defence Variant; do Aer-Defenda Variaĵo), por longfluga batalo kontraŭ aliaj armeaj aviadiloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Pri uzo en la germania aerarmeo Luftwaffe:

Pri uzo en la britia aerarmeo Royal Air Force:

Pri uzo en la italia aerarmeo Aeronautica Militare:

Pri uzo en la saud-araba aerarmeo: