Panajot Ĥitrov
Panajot ĤITROV (bulgare Панайот Хитров, en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 ankoraŭ latinliterigita Panayot Hitrow, n. en 1894 kaj m. en 1945), estis bulgara kuracisto kaj esperantisto, kiu ekde la 1930-aj jaroj vivis en Sofio. Laŭ la alineo pri li en Enciklopedio de Esperanto li multe vojaĝis tra la mondo: li vivis, studis kaj propagandis por Esperanto en Odeso, Veliko Tarnovo, Bukareŝto, Moskvo, Berlino, Milano kaj Sofio. Panajot Ĥitrov verkis kaj eldonis diversajn traktaĵojn en naciaj lingvoj, Esperanto-lernolibrojn por rusoj, germanoj kaj bulgaroj, Historieton de la internacia lingvo kaj aliajn. Krome li inter 1923 kaj 1925 eldonis ilustritan Esperanto-revuon "Esperantio" en Berlino. En 1925 li fondis la asocion "Internacia Unio Esperantista", kies vicprezidanto li estis.
Panajot Ĥitrov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1894 |
Morto | 1-an de januaro 1945 (51-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana • itala • rumana • rusa • bulgara |
Okupo | |
Okupo | esperantisto kuracisto ![]() |
Lia nepo Donĉo Simeonov Ĥitrov (Donĉo Ĥitrov, Дончо Хитров, 1925-1991) multe poste iĝis unu el la redaktoroj de la revuo Bulgara Esperantisto, kiu ekaperis en 1919. Li membriĝis en Bulgara Esperanto-Asocio nur en 1956, [1] post kiam la esperantista jam estis mortinta, kaj ĉefredaktis la revuon inter 1981 kaj 1988.
Verkoj
redakti- Guto post guto. Originalaj versaĵoj el la esperanta poezio. Kolektita de Panajot Ĥitrov. Eldonejo Esperantio, Berlin, 1923 (?).
|
Referencoj
redakti- ↑ Andreas Kuenzli: germanlingva eseo: Bulgarien: Esperanto-Propaganda im Namen des Patriotismus und Nationalismus, für Sozialismus und Kommunismus - Der harte Kampf der bulgarischen Esperantisten um staatliche Anerkennung und ums eigene Überleben (Bulgario: Esperanta propagando en la nomo de patriotismo kaj naciismo, por socialismo kaj komunismo La dura batalo de la bulgaraj esperantistoj por ŝtatiĝo rekono kaj por la propra supervivo), paĝo 121