Laŭ la helena mitologio, Pandajsio estis unu el la Karisoj, diinoj pri gracio, beleco, ornado, ĝojo, festoj, dancoj kaj kantoj. Krom la tri plej elstaraj (Aglajo, Eŭfrozino kaj Talio), aperas kaj en la rakontoj, kaj en la artaj prezentadoj, aliaj malpli gravaj, konataj kiel la plej junaj karisoj, kiuj prezidis ĉiun konkretan nuancon de festoj kaj ĝuigaj aferoj. Pandajsio estis unu el tiuj lastaj. Ŝi zorgis pri luksaj bankedoj, kaj ofte aperis sur vazaj pentraĵoj kiel helpantino de la diino Afrodito, kune kun la Erosoj, Eŭdajmonio kaj aliaj junaj karisoj. Pro iliaj tre similaj atributoj, oni ofte identigis ŝin al la kariso Talio.

Pandajsio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
vdr

Pri la genealogio de la karisoj troviĝas multaj malsamaj versioj. La plej divastigata asertis ke ili estis filinoj de Zeŭso kaj la oceanidino Eŭrinomo[1], kvankam la orfea religio anstataŭas ŝian patrinon per la horo Eŭnomio[2]. Tamen, kelkaj verkistoj rakontas ke ŝiaj gepatroj estis Helioso kaj Aeglo[3], aŭ Hero, sen aldoni la nomon de la patro[4]. Dionizo ankaŭ aperas kiel patro de tiuj diinoj, kune kun Kronoiso[5].

Por plia informo, vidu la artikolon: Karisoj.

Referencoj redakti

  1. Heziodo. Teogonio, 907.
  2. Orfea Himno 60.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.35.1.
  4. Nono. Pri Dionizo, 31.103.
  5. Nono. Pri Dionizo, 15.87.

Eksteraj ligiloj redakti