Kronvirusa pandemio de 2019 en Kolombio

Kronvirusa pandemio en Kolombio komenciĝis la 6-an de marto 2020, laŭ la informo de la kolombia Ministerio pri Sano kaj Socia Protekto. La unua konfirmita okazo en Kolombio estis 19-jaraĝa virino el Milano, Italio.

Ĝis la 26-a de majo, oni konfirmis 23003 kazojn de KOVIM-19 (angle: COVID-19) en Kolombio.

Epidemiologio redakti

Departamento Infektintaj Resaniĝintaj Mortintaj
Bogoto 472 21 5
Valo de Kaŭko 148 2 5
Antjokio 107 5 0
Bolivaro 42 1 3
Kundinamarko 42 1 0
Atlantiko 35 0 1
Risaraldo 35 0 1
Ujlao 30 4 1
Kindio 23 0 0
Norda Santandero 19 1 0
Cezaro 16 1 0
Kaldaso 15 2 0
Tolimo 14 0 0
Kaŭko 11 0 0
Metao 12 1 0
Magdaleno 12 0 1
Santandero 12 0 0
Narinjo 6 0 0
Bojakao 2 0 0
Kasanareo 2 0 0
Sankta Andreo kaj Providenco 2 0 0
Kordovo 2 0 0
Sukreo 1 0 0
La Guaĥiro 1 0 0
Totalo 1065 39 17

Kronologio redakti

Januaro redakti

  • 22-a de Januaro: Kolombio komunikis ke ĉina civitano raportis simptomojn de gripo, sekve li estis transdonita al la Universitata Hospitalo Mayor de Méredi el La Internacia Flughaveno El Dorado de Bogoto. Tiun saman tagon, oni malkonfirmis, ke la ĉina civitano havas KOVIM-19 (angle: COVID-19).
  • 27-a de Januaro: Oni anoncis ke, kolombia civitano, kiu venis al Kalio el Uhano, estis sub suspekto de kontaĝo, ĉar li komencis havi la ĉefajn simptomojn de la KOVIM-19 (angle: COVID-19), sed estis forĵetita la 29-an de januaro.

Februaro redakti

  • 17-a de Februaro: Oni levis suspektojn pri la ebleco ke kolombia viro retenita en la Diamond Princess kontraktis KOVIM-19 (angle: COVID-19), en ĉi tiu kazo la provoj rezultis esti pozitivaj, tiel iĝante la unua kolombia homo kiu havus la viruson oficiale. La homo ne estis en kolombia teritorio ekde sia diagnozo kaj Kolombio ne registris iun ajn kazon de KOVIM-19 (angle: COVID-19).
  • 27-a de Februaro: La aviadilo Boeing 767 Júpiter surteriĝis en la flughaveno de la Comando Aéreo de Transporte Militar (CATAM) en Bogoto. Tiamaniere kulminus la misio "Regreso a Casa" (esperante: Reveno Hejmen), kiu alportis 13 repatriigitajn kolombianojn kaj 3 eksterlandajn ŝtatanojn de du samlandoj el la urbo Uhano. Ĉi tiuj estis transportitaj al la Centro de Alto Rendimiento en Bogoto, kie ili pasis kvarantenon de 15 tagoj. Krome 3 meksikanoj vojaĝis en la aviadilo, kiuj estis transportitaj en aliajn aviadilojn el Bogoto al sia naskiĝlando.[1]

Marto redakti

  • 6-a de Marto: Oni konfirmis la unuan kazon de KOVIM-19 (angle: COVID-19) en Kolombio, en malsanulo en Bogoto de Milano, Italio.[2]
  • 9-a de Marto: La Ministerio de Sano komunikis trans sia retpaĝo ke, presentiĝis du novaj kazoj, nome viro 34-jaraĝa en Bugao, kaj virino 50-jaraĝa en Medeĝino, ambaŭ el Hispanio.[3]
  • 10-a de Marto: La nombro de infektitoj pliiĝis al 9, laŭ anonco farita al la loka gazetaro de la Vicministro pri la Publika Sano kaj Serva Provizorado Alexander Moscoso, traktante 2 kazojn en Bogoto, 1 en Kartageno kaj 3 en Medeĝino. La komunikado de la Ministerio pri Sano nur elsendiĝis ĝis la 11-an de marto.
  • 11-a de Marto: Oni konfirmis tri novajn kazojn, la totalo pliiĝis al 12.[4]
  • 12-a de Marto: La aŭtoritatojn deklaris san-krizon, oni suspendis ĉiujn publikajn eventojn en kiuj partoprenis pli ol 500 homoj kaj efektivigis mezurojn por malebligi ke krozoŝipoj atingu en iu ajn nacia haveno.[5]
  • 13-a de Marto: Oni konfirmis 4 novajn kazojn de KOVIM-19 (angle: KOVIM-19), pliigante la kazojn al 16.
  • 14-a de Marto: Oni konfirmis 8 novajn kazojn en Kolombio. Ankaŭ Kolombio fermis la limojn kun Venezuelo.[6]
  • 15-a de Marto: Oni konfirmis 21 novajn kazojn en la lando, kaj importitajn kaj per loka transdono. La Ministerio pri Sano konfirmis la kazojn kiuj estis trovitaj en 9 urboj de la lando. Ankaŭ la Registaro anoncis la suspendon de klasoj en privataj kaj publikaj lernejoj kaj universitatoj, kaj ankaŭ la ĉeson de operacioj de atento de la Instituto Colombiano del Bienestar Familiar (ICBF) por la infanoj inter 0 kaj 5 jaroj. Ankaŭ garantiis la sendadon pordo-al-pordo de korbo kun manĝoj por la infanoj, kiuj ne ĉeestos en la publikaj lernejoj ke ricevu nutraĵan kontribuon. Oni informis ke la unu malsanulo de Bugao resaniĝis de la kronviruso kaj estis eligita el la hospitalo.[7]
  • 16-a de Marto: En la unuaj horoj, la Ministerio pri Sano informis pri 9 novaj kazoj en la ĉefurbo de la lando, pliigante al 28 la kazojn en Bogoto kaj al 54 konfirmitaj kazoj en Kolombio. Samtempe, la Urbestrino de Bogoto, Claudia López anoncis, ke la unua malsanulino raportita en la ĉefurbo, venkis KOVIM-19 (angle: COVID-19) [8] En la nokto de la 16-an de Marto, la Ministerio pri Sano konfirmis 3 novajn kazojn en Bogoto, pliigante la nombrojn de kazoj al 57 en la lando.[9]Ankaŭ la Registaro malpermesis la eventojn de pli ol 50 homoj, kaj ordonis la fermo de trinkejoj kaj diskotekoj de la lando. La mezuro ankaŭ implikas preĝejojn, kinejojn, k.t.p.[10], ankaŭ la prezidanto Iván Duque anoncis la fermon de surteraj, maraj kaj riveraj limoj kun Peruo, Ekvadoro kaj Brazilo.[11]
  • 17-a de Marto: Oni konfirmis 8 novajn kazojn en Bukaramango kaj Bogoto, pliigante la kazojn al 65 en Kolombio.[12] En la vespero, oni konfirmis 10 novaj kazojn, pliigante 75 konfirmitajn kazojn.[13] En la nokto, la Prezidanto Iván Duque Márquez ekparolis al la kolombianoj kaj li deklaris krizostaton, anoncante ke faros ekonomiajn decidojn kiuj estos anoncitaj en la sekva tago. La unua decido estas por serĉi la protekton de la maljunuloj, kaj estis dekretita deviga izolado el 20-a de marto ĝis 31-an de majo, deviga por ĉiuj plenkreskuloj de pli ol 70 jaroj. Ili devas resti en sia loĝejo, krom prozivi manĝaĵojn, aliri sanajn aŭ financajn servojn. La Registaraj Entoj estis instrukciitaj por faciligi ilin ricevi siajn pensiojn, medikamentojn, kuracajn prizorgojn aŭ manĝaĵojn hejme.[14] Ankaŭ la Urbestrino de Bogoto, Claudia López, proponis izolan simuladon dum 4 tagoj, el 20-a de marto ĝis 23-a de marto.[15]
  • 18-a de Marto: En la nokto, oni konfirmis 27 novajn kazojn (2 el ili estante infanoj), pliigante la nombroj de infektuloj en la lando al 102.[16]
  • 19-a de Marto: La Ministerio pri Sano presentis matene la novan bilancon de la kazoj de KOVIM-19 (angle: COVID-19) en Kolombio. La nombro de infektitoj pliiĝis al 108.[17] Samtempe la Prezidanto Iván Duque Márquez, malpermesos el la 27-an de marto, je la 00:00 horoj (GMT-5 Horo de Kolombio), la eniron de eksterlandaj pasaĝeroj, inkludante kolombianojn.[18] En la nokto, la Ministerio pri Sano konfirmis 20 novajn kazojn de kronviruso en Kolombio, pliigante la nombroj de kazoj al 128.[19]
  • 20-a de Marto: La nombroj de konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 (angle: COVID-19), pliiĝis al 145.[20] En la nokto la Prezidanto Iván Duque deklaris devigan izoladon el 25-a de marto ĝis 12-a de aprilo.[21] Ankaŭ oni konfirmis 13 novajn kazojn, pliigante la nombrojn de infektitaj al 158.[22]
  • 21-a de Marto: Oni konfirmis 38 novajn kazojn en la lando, pliigante la nombrojn al 196 kazoj.[23] Ankaŭ la Miniterio pri sano konfirmis la unuan morto pro kronviruso, kiu estis taksiisto 58-jaraĝa el Kartageno.[24]
  • 22-a de Marto: La Ministerio pri Sano konfirmis en Tvitero 231 kazojn en Kolombio[25], kaj la duan morton de virino 70-jaraĝa el Kalio.[26]
  • 23-a de Marto: Oni konfirmis 235 kazojn en Kolombio, kaj la tria morto de viro 88-a jaraĝa el Sankto Marto.[27]
  • 24-a de Marto: Oni konfirmis 378 kazojn de kronviruso en la lando.[28]Ankaŭ la nacia kvaranteno de 19 tagoj komenciĝis, dekrietita oficiale por la prezidanto Iván Duque.
  • 25-a de Marto: Oni konfirmis 470 kazojn en Kolombio, 8 resaniĝintaj, kaj la 4-a morto, kiu estis 76-a jaraĝa.[29]
  • 26-27-a de Marto: La nombroj de kazoj pliiĝis al 539, kun 6 mortintaj kaj 10 resaniĝintaj.[30]
  • 28-a de Marto: Oni konfirmis 608 kazojn de kronviruso en Kolombio.[31]
  • 29-31-a de Marto: La nombroj de kazoj de kronviruso pliiĝis al 986.[32]

Aprilo redakti

  • 1-a de Aprilo: La Ministerio pri Sano de Kolombio konfirmis 1065 kazojn de la kronviruso en la lando. Oni ankaŭ konfirmis 17 mortintojn kaj 39 resaniĝintaj personojn.[33]
  • 2-12-a de Aprilo: Dum ĉi tiuj 10 tagoj, la nombro de kazoj de kronviruso pliiĝis al 2709, kun 214 resaniĝintoj kaj 100 mortintoj. Ankaŭ je la 6-a de aprilo, la ŝtatprezidanto grandigis la tempon de la kvaranteno ĝis la 27-a de aprilo.[34] Ankaŭ la 11-an de aprilo, oni konfirmis la unuan mortinton pro kronviruso de doktoro en la lando.[35]

Referencoj redakti

  1. [1] Repatriitajn Kolombianojn el Uhano (Hispane)
  2. La Ministerio pri Sano de Kolombio Konfirmas la unuan kazon de COVID-19 en Kolombio (Hispane).
  3. Oni konfirmas du novajn kazojn en Kolombio (Hispane).
  4. Tri novajn kazojn en Medeĝino, Kolombio (Hispane).
  5. Kolombio deklaras sanan krizon (angle).
  6. Kolombio fermas la limojn kun Venezuelo (Hispane).
  7. La dua malsanulo de COVID-19 en Kolombio estis eligita (Hispane).
  8. [2] (Hispane)
  9. [3] (Hispane)
  10. La Kolombia Registaro malpermesas la eventojn de pli ol 50 homoj (Hispane).
  11. Kolombio fermas limojn kun Brazilo, Ekvadoro kaj Peruo Arkivigite je 2020-03-18 per la retarkivo Wayback Machine (Hispane).
  12. [4] (Hispane)
  13. [5] (Hispane)
  14. La Prezidanto de Kolombio deklaras krizostaton (Hispane).
  15. Simulo de izolado en Bogoto, Kolombio (Hispane).
  16. [6] (Hispane).
  17. [7] Arkivigite je 2020-03-20 per la retarkivo Wayback Machine (Hispane).
  18. La Prezidanto de Kolombio malpermesas la eniron de eksterlandajn pasaĝeroj (Hispane).
  19. La Ministerio konfirmas 20 novajn kazojn en Kolombio (Hispane).
  20. 145 Konfirmitaj Kazoj en Kolombio (Hispane).
  21. Prezidanto de Kolombio deklaras kvarantenon en Kolombio.
  22. 13 novajn kazojn de Kronviruso en Kolombio (Hispane).
  23. Pliigas kazojn de kronviruso en Kolombio (Hispane).
  24. La unua morto en Kolombio pro kronviruso Arkivigite je 2020-03-23 per la retarkivo Wayback Machine (hispane).
  25. Ministerio pri Sano konfirmis 231 kazojn (Hispane).
  26. Dua homo mortiĝis en Kolombio pro kronviruso (Hispane).
  27. Tria Morto en Kolombio (Hispane).
  28. Kolombio konfirmis 378 kazojn de COVID-19 (Hispane).
  29. 4-a morto pro COVID-19 en Kolombio Arkivigite je 2020-03-26 per la retarkivo Wayback Machine (Hispane).
  30. 539 kazojn de Kronviruso en Kolombio (Hispane).
  31. Kolombio nun havas 608 kazojn de kronviruso (Hispane).
  32. Kio okazos poste la kvarantenon en Kolombio? (Hispane).
  33. Kolombio nun havas 1065 kazojn de kronviruso (Hispane).
  34. La prezidanto grandigis la tempon de la kvrantenon ĝis la 27-a de aprilo. (Hispane).
  35. La unua morto pro kronviruso de doktoro en Kolombio (Hispane).

Vidu ankaŭ redakti